La preĝejo Kristo Reĝo estas romkatolika historia monumento (ekde 2005) en urbo Gyönk (Hungario).
Historio
Pri kirko de Gyöngy la unua mencio okazis en 1332. Dum dominado de turkoj ĝi neniiĝis, poste la vilaĝo refondiĝis iomete for. La loĝantoj estis kalvinanoj kaj luteranoj, iom da katolikoj apartenis eklezie al Szakadát. La nun videbla kirko estis konstruita kaj konsekrita en 1926. La paroĥo estis fondita el filio de Szakadát en 1948. Renovigaj laboroj okazis en 1997.
Konstruaĵo
La preĝejo situas sola en korto. La fasado estas simetria. Meze la turo iomete reliefas, meze troviĝas la enirejo (tra la turo). La navo havas malgrandan krucnavon. En fino de la navo malgranda sakristio estas videbla kun aparta enirejo. En mezo de la sanktejo marmora tablo estas. Sub la korusa galerio sur la muro granda ligna kroco pendas. Anstataŭ orgeno sintezilo funkcias.
Fontoj