Preĝejo de Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo estas romkatolika konstruaĵo en Hungario, en vilaĝo Bakonypéterd.
Historio
La unua kirko estis konstruita en la 1720-aj jaroj. La nun videbla preĝejo konstruiĝis en la 1810-aj jaroj. Oni supozas, ke 2 skulptaĵoj pri anĝelo devenas el la malnova preĝejo. La mebloj, altaroj, predikejo restis originaj. La paroĥo funkcias ekde 1840. La orgeno estas aŭdebla ekde 1888.
Konstruaĵo
Antaŭ la konstruaĵo ŝtona kruco situas. La preĝejo havas unusolan malaltan turon, kiu situas super la enirejo kaj kreskiĝis rekte el la navo. Interne oni vidas originajn ĉefaltaron kaj 2 flankoaltarojn.
Kermeso okazas en dimanĉo post la 29-a de junio.
Fontoj