Porto de Mós estas portugala urbo kiu apartenas al la distrikto Leiria, Centra regiono kaj subregiono Região de Leiria, kaj havas ĉirkaŭ 5 000 loĝantojn.
Porto de Mós estas sidejo de municipo Porto de Mós kun 261,83 km² kaj 23 203 loĝantoj (2001), subdividita en dek fregezioj. La municipo limas norde kun Leiria kaj Batalha, oriente kun Alcanena, sude kun Santarém kaj Rio Maior kaj okcidente kun Alcobaça.
Proksime vizitindas la strando de Nazaré, la Monaĥejo de Alcobaça, la kastelo de Leiria, la Monaĥejo de Batalha, kaj la kasteloj de Ourém kaj Pombal.
Submunicipoj
Porto de Mós estas subdividita en la jenaj dek fregezioj:
Alqueidão da Serra
Alcaria e Alvados
Arrimal e Mendiga
Calvaria de Cima
Juncal
Mira de Aire
Pedreiras
Porto de Mós - São João Baptista e São Pedro
São Bento
Serro Ventoso
Historio
Dum la epoko de la konkero fare de kristanoj al islamanoj la loko iĝis meze de la 12-a jarcento strategia defendopunkto de la urboj Leiria kaj Koimbro. La municipo Porto de Mós apartenis al la teritorio Coutos de Alcobaça kiu apartenis al la Monaĥejo de Alcobaça en 1230, donacita de la reĝo Sanĉo la 2-a, kio influis dum jarcentoj la vivon kaj kutimojn de tiu areo kiun poste estis donacita de la reĝo Johano la 1-a al Nuno Álvares Pereira kaj al la Domo de Braganzo, post la grava Batalo de Aljubarrota, en la 14a de Aŭgusto 1385. La urbo Porto de Mós ricevis foruon de Denizo la 1-a en 1305 kaj poste de Manuelo la 1-a en 1515.
Meze de la 15-a jarcento, la filo de la 1a duko de Braganzo, D. Afonso, 4a grafo de Ourém kaj 1a markizo de Valença, interesiĝinta por kelkaj setlejoj de tiu areo, zorgis pri plibonigoj ĉe Porto de Mós, inter kiuj la transformado de la mezepoka kastelo en renesanca papalco, kion la posteuloj konservis kaj ampleksigis.
En 1895 oni nuligis la municipon de Porto de Mós kaj ĝi ekapartenis al la municipo de Alcobaça, sed tiu periodo estis mallongdaŭra, ĉar jam en 1898 ĝi rehavis la statuson de municipo, sed sen la fregezio Minde kiu aliĝis al la municipo de Torres Novas. La tertremoj de 1755 kaj 1909 damaĝis la kastelon, sed poste oni renovigis la konstruaĵon.
Aktuale la ĉefa industrio de la urbo estas la tipa portugala stratopavimado, dum agrikulturo hegemonias ĉefe en la ruraj fregezioj (Alcaria, Arrimal, São Bento kaj Serro Ventoso) kaj la fregezioj Calvaria de Cima, Juncal, Pedreiras kaj Mira de Aire vivtenas sin el la industrio kaj mineraloj.
Vidindaĵoj
Kastelo de Porto de Mós
Pilorio de Porto de Mós
Preĝejoj de São Pedro, São João, Santo António kaj de Juncal
Kapelo de São Jorge
Grotoj de Mira de Aire (ĉefe Gruta dos Moinhos Velhos), de Alvados kaj de Santo António
Centro de Interpretado de la Batalo de Aljubarrota
Arko de Memoro
Lagetoj de Arrimal
Ĵuraza ejo de São Bento
Kapelo de São Silvestre, Serro Ventoso
Romia ŝoseo
Fontano de Mendiga
Bildoj
Porto de Mós
Groto en Mira de Aire
Preĝejo de Alvados
Arko de Memoro en Arrimal
Fontano de Mendiga
Romia ŝoseo en Alqueidão da Serra
Preĝejo de Juncal
Fórnea, Natura Parko de Serra de Aires kaj Candeeiros.