Porretta Terme estas komunumo de Italio. Ĝi estas feria kaj kuraca loko kun terma fonto. La komunumo apartenas al la regiono Emilio-Romanjo kaj al la provinco Bolonjo. Fine de la jaro 2004 ĝi havis 4528 loĝantojn.
Porretta Terme situas ĉe grava vojo trans Apeninon, kiun sekvas la itala ŝtata vojo 64 kaj la "Porrett-a Fervojo", ambaŭ inter Bolonjo kaj Pistoia. Tiuj vojoj perdis ilian gravecon post la konstruado de la fervojaj tuneloj Galleria dell'Appennino kaj Galleria di Monte Adone kaj de la aŭtovojo A1 inter Bolonjo kaj Prato.
En Porretta Terme okazis la 5-a Internacia Junulara Festivalo de Itala Esperanto-Junularo, inter la 16-a kaj la 20-a de aprilo 1981.
Eksteraj ligiloj