La Popola Demokratia Partio (turke Halkların Demokratik Partisi (HDP ), nordkurde Partiya Demokratîk a Gelan ) estas por-malplimulto politika partio en Turkio . La partio ideologie estas ĝenerale maldekstra kaj specife agadas por partoprena demokratio , rekta demokratio , feminismo , malplimultaj rajtoj , junularaj rajtoj kaj egalrajtismo .
Historieto
La partio fondiĝis ekde 2012 el diversaj socialistaj , kurdaj kaj alie etnaj , verdulaj , feministaj kaj GLAT-aj partioj kaj organizaĵoj. En la nacia balotado de 2014, 268 HDP-kandidatoj de la tuta 550 estis virinoj.
Konata kiel por-kurda kaj kontraŭkapitalisma partio, ĝi havas historion kun la Kurdistana Laborista Partio . La estraroj de la partioj estas kune en ofta kontakto kaj la nepino de Abdullah Öcalan estas HDP-parlamentkandidato. Interalie pro tio, la Partio de Justeco kaj Disvolviĝo de Recep Tayyip Erdoğan ĝisoste opozicias HDP.
Nacia rezulto laŭ provincoj de Turkio (2018).