Ponto Rouelle, situanta en Parizo, superpasas Sejnon inter la 15-a arondismento (situanta sur la maldekstra bordo de la rivero) kaj la 16-a arondismento, pasante tra Île aux Cygnes. Tiu ĉi ponto, nur fervoja (aŭ fervoja ponto), subtenas branĉon de linio C de RER disponigante la tielnomitan konekton "Vallée de Montmorency - Invalides".
Ĉi tiu loko estas servata de la metrostacio Bir-Hakeim.
La nomo devenas de apuda Strato Rouelle, omaĝe al Guillaume-François Rouelle (1707-1777), franca apotekisto kaj ĥemiisto.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj