Pohoří na Šumavě (germaneBuchers, Bucherwald, Buchers bei Kaplitz, Buchers im Böhmerwald, ĉeĥe Buchoř, Puchéř (1869–1910) aŭ Půchoří) estas eksa municipo en Ĉeĥio, ekde fino de la 1970-aj jaroj preskaŭ pereinta, nuntempe iom post iom renovigata setlejo en Novohrada montaro kaj samnomata katastra teritorio, enfalanta sub municipo Pohorská Ves. Pohoří na Šumavě etediĝas ĉe trilanda punkto de Bohemio kun Malsupra kaj Supra Aŭstrio. La nomon Pohoří na Šumavě ricevis la municipo en la jaro 1923. Vivas ĉi tie daŭre 0 loĝantoj (2011).
Sur turisma pado Pohoří na Šumavě – Stadlberg estas turisma limpasejo en Aŭstrion.[1]
Historio
En mezepoko Pohoří situis sur teritorio de bieno de Velešín. En tiama tempo ĉi tie estis fakte nur arbaro (latine markata Fagosilvanum, germane Buchenwald laŭ ĉi tie kreskantaj fagoj). En la jaro 1524 la loka rojo estas nomita kiel Pohorzie.[2] La unua loĝigo proksime de Pohoří estis vitra gisejo en Šance, kiun lasis en la jaro 1695 konstrui grafo Filip Emanuel Buquoy. Ĉe la vitrofarejo estis ligna kapelo.[3] La memstara Pohoří iom post iom estiĝis laŭlonge laŭ ŝoseo ĝis Freistadt ekde la jaro 1758, kiam oni ĉi tie komencis konstrui sur dominikala grundo la unuajn konstruaĵojn. Estis ĉi tie ankaŭ la vitrofarejo.[4][5] Evoluo de la domaro estis sufiĉe rapida, do je kvardek jaroj pli poste ĝi havis jam 68 domojn kun 116 familioj. En la jaroj 1783–1791 grafo Jan Buquoy meritis pri konstruado de pilgrima preĝejo de Virgulino Maria de Bona konsilo.[3] En la jaroj 1793–1796 estis enkondukita sistema dividado de parceloj. La loĝantoj de Pohoří nomis sian municipon kiel kampurbo, kvankam ĝi ne havis tiun ĉi statuson.[2]
Regule ĉi tie okazis semajnaj foiroj. Ekde la jaro 1802 Pohoří estis memstara paroĥa municipo. Post la jaro 1848 Pohoří havis katastran mezurigon 2636 hektarojn, kie estis kalkulitaj ankoraŭ Berau (Stadlberg), Šance (Schanz), Kaplucken, Janovy Hutě (Johannesthal), Skleněné Hutě (Bonaventura), Stříbrné Hutě (Silberberg), Jiřice (Georgendorf), Pavlína (Paulina).[2]
Laŭ popolnombrado el la jaro 1890 ĝi havis 186 domojn kun 1323 loĝantoj (1077 germanoj kaj 246 ĉeĥoj). La loĝantaro plejparte vivtenis sin per agrikulturo kaj per manlaboroj. La plej konata agado estis subpentrado de sanktaj bildetoj sub vitro, kiun oni poste eksportis en la tutan Eŭropon. Tiu ĉi maniero de pentrado disvastiĝis en la tutan Novohradan montaron nome en ambaŭ flankojn de la limo. Kun akirado de signifo de Pohoří ankaŭ plialtiĝis ĝia grendeco kaj kreado de novaj metioj kaj institutoj, kiel estis ekzemple bierfarejo (pojara faro 1110 hektolitrojn, en agado 1791–1889), vin-distilejo (1789–1860), martelego(ekde la jaro 1834), ekde la jaro 1848 poŝto, 1887 telefono kaj 1889 telegrafo.[6] Estis ĉi tie ankaŭ Korpuso de propravolaj fajroestingistoj ekde la jaro 1888 kaj loka fako de Deutscher Böhmerwaldbundu (establita 1895). Honorinda estis listo de metioj farita en la jaro 1923: vendejo kun pano, sukerfaristo, du komercistoj kun brutaro, transporto de personoj, du vendejoj kun galanteria varo, horloĝ-riparisto, du nutraĵistoj, ok gastejoj, vendejo kun ludiloj, bicikloriparisto, forĝisto, du tajloristoj por sinjoroj, elkranejo de alkoholaĵoj, muelisto, du ŝuistoj, bakisto, akuŝ-helpantino, du buĉistoj, kvar vendejoj kun miksita varo, du trafikoj, du lignaĵistoj, masonisto, kredita societo por Pohoří kaj ĉirkaŭaĵo.[2]
En la jaroj 1848–1938 (en la jaro 1918 ĝi devis fariĝi konsisto de Šumava govio (Böhmerwaldgau)) kaj 1945–1949 Pohoří na Šumavě estis en juĝeja distrikto Nové Hrady, en politika distrikto Kaplice, en la jaroj 1938–1945 ĝi estis en provinca distrikto Kaplice (germane Landkreis Kaplitz) en Regna govio Supra Danubio (germane Reichsgau Oberdonau).
En la jaroj 1949–1960 Pohoří na Šumavě estis en administra distrikto Kaplice, ekde la jaro 1960 ĝi estas en distrikto Český Krumlov. REkde la jaro 1961 ĝi ne estas memstara municipo. En la jaroj 1961–1980 Pohoří na Šumavě estis parto de municipo Pohorská Ves, ekde la 1-a de januaro 1981 ĝis la 30-a de junio 1990 ĝi estis parto de municipo Benešov nad Černou, ekde la 1-a de julio 1990 ĝi estas parto de municipo Pohorská Ves.
Post la dua mondmilito la civitanoj de germana nacieco, kreantaj plimulton de la loka loĝantaro, estis forŝovitaj. Novaj alloĝintoj devenis plimulte el Rumanio kaj Hungario. Krom laboroj en arbaro ili okupiĝis per bredado de ŝafoj kaj produktado de ŝafaj fromaĝoj. Post la jaro 1951, kiam ĉi tie vivis proksimume 70 loĝantoj, la municipo fariĝis konsisto de limzomo. Post la jaro 1955 ĉi tie estis 23 domoj enloĝataj de 7 homoj. Ankoraŭ fine de la 1960-aj jaroj ĉi tie vivis proksimume 35 loĝantoj kaj kondukis ĉi tie aŭtobusa linio el Trhové Sviny. En la jaro 1978 la domaro jam havis neniun daŭran loĝanton kaj plimulto de restintaj domoj estis detruita fare de armeo. Proksime de la preĝejo de Virgulino Maria de Bona konsilo estas parte konservita kaj parte renovigita tombejo. Ĉe la ĉefa ŝoseo proksime de la prexejo situas monumento al viktimoj de la unua mondmilito kun skribaĵo "Nie wieder Krieg!" (Jam neniam militon!).
Renovigo de la municipo
Somere de 2006 situis en Pohoří na Šumavě unu novkonstruaĵo, tri pluaj domoj estis ekkonstruitaj. En la jaro 2009 ĉi tie estis 3 novkonstruaĵoj kaj 2 pli malnovaj domoj, el la devenaj konstruaĵoj restis sole torzo de la preĝejo kaj la tombejo. En la jaro 2020 komencis konstruado de domo sur la supra fino de la municipo (orienta parto) en la loko de eksa roto de Limgardistaro. La plej proksiman kunigon per publika transporto kreas kelke da aŭtobusaj linioj ĝis Leopoldov eventuale ĝis Bělá u Malont aŭ eventuale ĝis Pohorská Ves. Ekde la eniro de Ĉeĥa respubliko en Schengen-spacon estas ankaŭ forigita barilo sur limpasejo Pohoří na Šumavě - Stadlberg kaj tra tiu ĉi vojo estas permesita enveturejo por aŭtomobiloj ĝis 10 tunoj. Plu estis riparita la orienta parto de la preĝejo, alkonstruita ŝirma muro kaj renovigitaj eksteraj masonaĵoj. La riparon de preĝejo el pli granda parto financas aŭstra societo Bucherser-Heimat-Verein kaj donacoj de propravolaj donacintoj. La 14-an de majo 2016 estis en la preĝejo lokigita nova sonorilo. Nove metita asfalto enkadre de la municipo, ankaŭ riparita parto de alirebla ŝoseo de Leopoldov (nova asfalto, masonigado de bordoj de rojo Pohořský potok). En la jaro 2012 estis sur loko de eksa paroĥestrejo konstruita konstruaĵo kun preskaŭ sama aspekto. Sur la loka tombejo okazas iom post ioma renovigo de skribaĵoj sur tomboŝtonoj.
2003, ruinoj de domo (eksa lernejo[7]) malantaŭ monumento ĝi ankoraŭ staras
monumento antaŭ la detruita lernejo, 2014
eksa paroĥestrejo en Pohoří na Šumavě (detruita en la jaro 2008)[7]
nova konstruaĵo sur loko de paroĥestrejo, 2014
vintra tombejo
Preĝejo de Virgulino Maria de Bona konsilo
rekonstruita fino de la preĝejo
interno de la rekonstruita parto
restaĵo de frakasiĝinta navo de la preĝejo
suda parto de la frakasiĝinta navo
Nova vitralo de sankta Jozefo sur la suda flanko de la preĝejo
Nova vitralo de sankta Virgulino Maria sur la norda flanko de la preĝejo
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro
Loĝantoj
1869
1 488
1880
1 414
1890
1 323
1900
1 274
1910
1 166
1921
1 055
Jaro
Loĝantoj
1930
937
1950
97
1961
31
1970
35
1980
0
1991
0
Jaro
Loĝantoj
2001
0
2011
0
Protekto de la naturo
Pohoří na Šumavě estas sur teritorio de Naturparko Novohrada montaro. Estas ĉi tie tiuj ĉi protektataj teritorioj:
Proksimume 2 km sudokcidente de Pohoří, apud kampa vojo direkte al monteto Kamenec, kreskas en loko de pereinta domaro Schwarzviertel memorinda arbo Tujo en Pohoří, unu el la plej grandegaj ekzempleroj de giganta tujo (Thuja plicata) en Ĉeĥio.
Meteostacio
En Pohoří na Šumavě estas ekde la 6-a de majo 2014 sur herbejo sub la tombejo en supermara alteco 899 m s. m. en trafiko profesia aŭtomata meteostacio[8] de Antonín Vojvodík, la konata "ĉasisto de frostoj". Surretajn datojn de mezurado de temperaturo transprenas filio de Ĉeĥa Hidrometeorologia Instituto en České Budějovice kaj ĝi publikas ilin sur siaj retpaĝoj.[9]
↑ 2,02,12,22,3Koblasa, Pavel. (2001) Místopis Novohradských hor. České Budějovice: Historicko-vlastivědný spolek v Č. Budějovicích, p. 34.
↑ 3,03,1Kroupa, Stanislav. Hory pout zbavené : města a vesnice v oblasti Novohradských a Slepičích hor. České Budějovice: Bohumír Němec-Veduta, p. 169–173. ISBN 80-86829-17-0.
↑Blau, Josef. Die Glasmacher im Böhmer- und Bayerwald, 1954‑a eldono, Grafenau: Morsak, p. 37. ISBN 3-87553-206-6. OCLC643969567.