- Tiu ĉi artikolo temas pri domaro. Pri burgejo temas artikolo Požaha (burgejo).
Požaha estas domaro en Ĉeĥio, troviĝanta inter Fulnek kaj Skřipov. Ĝi falas per sia norda parto en municipon Skřipov en distrikto Opava kaj per la suda parto en parton Stará Ves de urbo Bílovec en distrikto Nový Jičín, per la okcidenta rando en parton Lukavec de urbo Fulnek en distrikto Nový Jičín. En la unuaj du nomitaj municipoj por la partoj de tiu ĉi domaro estas elmembrigitaj bazaj setlejunuoj de la sama nomo (Požaha), sume ili prenas areon de netuta duonon de kvadrata kilometro. La domaro havas sume 18 registritaj konstruaĵoj kaj minimume 12 registritaj loĝantoj. Sur vojkruciĝo de ŝoseoj en la nordorienta fino de la domaro troviĝas ligna kruco.
Historio
La domaro apartenis en la jaro 1377 en posedaĵon de opavaj princoj. Al la jaro 1512 Požaha estas menciata kiel dezerta vilaĝeto.
Transporto
La domaro troviĝas laŭlonge laŭ ŝoseo III/4631. Sur tiu ĉi estas ĉi tie markita biciklovojo n-ro 6078.
En la norda parto de tiu ĉi domaro troviĝas aŭtobusa haltejo "Bílovec, Stará Ves, Požaha rozc.", en la suda parto de la domaro haltejo "Bílovec, Stará Ves, Požaha střed". Veturas tra ĉi tie aŭtobusoj el Ostrava tra Bílovec ĝis Březová.
Vidu ankaŭ