Plugebla tero

Moderna agrikulturo tipe uzas grandajn Kampojn kiaj tiu de Dorset, Anglio, Granda Britio

En geografio kaj agrikulturo, plugebla tero estas tero kiu povas esti uzata por kultivi rikoltojn.[1] Ĝi inkludas ĉiujn terojn kie eblas portempa rikolotado (duoble-rikoltaj areoj kalkuliĝas nur unufoje), portempajn paŝtejojn por herboproduktado aŭ komercado, fruktoĝardenojn kaj teron kie portempe okazas Kultivcikloj (malpli ol kvin jaroj). Abandonita tero rezultanta el kultivoŝanĝo ne estas inkludata en tiu kategorio. Informoj (datenoj) por plugebla tero ne nepre indikas la kvanton de tero kiu estas kultivebla.[2] Tiele oni distingu el agrikultura tero, kiu, laŭ la difino de la ONA aldone inkludas teron kun konstanta rikoltado aŭ konstanta paŝtado. En 2008, la totala plugebla tero en la mondo kvantis je 13,805,153 km², dum 48,836,976 km² estis klasita kiel "agrikultura tero." [3]

Kvankam limigita pro terkvanto kaj pro topologio, la kvanto de plugebla tero, kaj regione kaj tutmonde, fluktuas pro homaj kaj klimataj faktoroj kiaj irigacio, senarbarigo, dezertiĝo, terasigo, rubejoj, kaj urba troetendo. Priserĉistoj studas la efikon de tiuj ŝanĝoj sur manĝoproduktado.[4][5]

Plej produktiva parto de plugeba tero estas tiu el sedimentoj lasitaj de riveroj kaj de la maro en geologiaj epokoj. En modernaj epokoj, riveroj ĝenerale ne inundas tiom ofte areojn kiuj uzas inundokontrolon.

Neplugebla tero

Mapo de procenta plugebla tero
Bubaloj plugante rizkampojn terase ĉe Salatiga, Centra Javo, Indonezio.

Tero kiu estas maltaŭga kiel plugebla tero kutime havas almenaŭ unu el la jenaj difektoj: manko de akvofonto aŭ nesala akvo; troa varmo (dezerto); troa malvarmo (Arkto); tro multe da rokoj; tro multe da montoj; troa salo; tro multe da pluvo; tro multe da neĝo; tro polua; aŭ tro nutromalriĉa. Nuboj povas bari la sunlumon kiun plantoj bezonas por fotosintezo, malpliigante produktivecon. Plantoj povus malsategi sen lumo. Malsatego kaj nomadismo ofte ekzistas sur bordo de la plugebla tero. Neplugebla tero estas foje nomata rubotero, malbona tero, ktp.

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. Sullivan; Steven M. Sheffrin. (2003) Economics: Principles in Action. Upper Saddle River, New Jersey 07458: Prentice Hall, p. 480. ISBN 0-13-063085-3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-12-20. Alirita 2021-03-01 .
  2. ESS Production Definitions. FAO.org.
  3. FAO Resources page. FAO.org (2010).
  4. y4683e06. Fao.org. Arkivita el la originalo je 2010-10-08. Alirita 30 September 2010 .
  5. CAPSA Flash Detail. Uncapsa.org. Alirita 30a de Septembro 2010 .[rompita ligilo]