Pininfarina
|
Pininfarina
|
|
|
design company • entrepreno • fabricator • organizaĵo vd
|
Dum
|
23-a de majo 1930 - nekonata/nuntempe
|
Jura formo
|
Filio
|
Fondita
|
23-a de majo 1930
|
Fondintoj
|
Battista Farina vd
|
Ĉefestro(j)
|
Paolo Pininfarina vd
|
Sidejo
|
Cambiano, Italio
|
Lando
|
Italio
|
Estr(ar)o
|
Paolo Pininfarina
|
Dungitoj
|
700 (2021)
|
Agokampo
|
Aŭtomobila dezajno
|
Posedata de
|
Mahindra & Mahindra • Tech Mahindra India vd
|
filiaj kompanioj
|
Automobili Pininfarina vd
|
TTT
|
https://pininfarina.it/
|
|
Pininfarina S.p.A. (mallonge por Carrozzeria Pininfarina) estas itala dezajnofirmao kaj konstruisto de aŭtoj, kun ĉefsidejo en Cambiano, Torino, Italio. Ĝi estis fondita fare de Battista "Pinin" Farina en 1930. La 14-an de decembro 2015, la grandega barata multnacia Mahindra Group akiris Pininfarina S.p.A. por proksimume 168 milionoj da eŭroj.[1]
Pininfarina estas uzata fare de vasta gamo da aŭtoproduktantoj por dezajni veturilojn. Tiuj firmaoj inkluzivas de longe establitajn klientojn kiel ekzemple Ferrari, Alfa Romeo, Peugeot, Fiat, GM, Lancia, kaj Maserati, al emerĝantaj kompanioj en la azia merkato kun ĉinaj produktaĵoj kiel AviChina, Chery, Changfeng, Brilliance, JAC kaj VinFast en Vjetnamio kaj koreaj produktantoj Daewoo kaj Hyundai.
Ekde la 1980-aj jaroj Pininfarina ankaŭ dezajnis altrapidajn trajnojn, busojn, tramojn, veturantajn materialojn, aŭtomatigitajn malpezajn trajnojn, homtransportilojn, jaĥtojn, aviadilojn kaj privatajn jetojn. Per la kreado de "Pininfarina Extra" (1986) ĝi konsultiĝis pri industria dezajno, interna arĥitekturo, kaj grafika dezajno.
Pininfarina estis administrita fare de la filo de Battista, Sergio Pininfarina ĝis 2001, poste de lia nepo Andrea Pininfarina ĝis ties morto en 2008. Post la morto de Andrea, lia pli juna frato Paolo Pininfarina estis nomumita ĝenerala direktoro.[2]
Ĉe ĝia kulmino en 2006, la grupo Pininfarina dungis 2 768 homojn kun filiaj oficejoj ĉie en Eŭropo, same kiel en Maroko kaj Usono. Nun en 2012, post la fino de seria aŭto-produktado, dungado ŝrumpis al 821. Pininfarina estas registrita kaj publike interŝanĝata ĉe la Borso de Italio (Borso de Milano).
Referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj