Paŭlo Orosio

Paŭlo Orosio
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 384 (0384-11-30)
en Braga
Morto 30-an de novembro 417 (0417-11-30) (33-jaraĝa)
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Roma regno vd
Profesio
Okupo historiistoverkisto • teologo • katolika sacerdoto vd
Verkado
Verkoj Seven Books of Histories Against the Pagans vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Citaĵo
 ”En lia eta lumo ridas / tiu advokato de la kristanaj tempoj / de kies latino profitis Aŭgusteno.” 
— (Dia Komedio Paradiso, kanto 10-a, linioj 118-120)
KRISTANAJ VERKISTOJ
“Paŭlo Orosio”
Paŭlo Orosio en miniaturo de la kodekso Saint-Epvre, 11-a jarcento.
nomo = Paŭlo Orosio
nacio = Romia
naskiĝolando = Brago (Portugalio)
naskiĝojaro = Ĉirkaŭ 383
mortodato = Ĉirkaŭ 420
aktiveco1 = Kristana presbitero
aktiveco2 = Verkisto, apologiulo, historiisto
apartaĵo = Kunlaboranto de Sankta Aŭgusteno de Hipono
precipa verko = "Historiarum adversos paganos libri VII" kiu devis servi kiel historiografia komplemento de la aŭgustena verko “De Civitate Dei

Paulo Orosio (latine Paulus Orosius; Brago, ĉirkaŭ 383 – ĉirkaŭ 420) estis romia sacerdoto, historiisto kaj apologiulo, disĉiplo kaj kunlaboranto de Sankta Aŭgusteno de Hipono. Invitite de ĉi tiu lasta, Orosio verkis Historiarum adversos paganos libri VII (Sep libroj pri la historio kontraŭ paganoj) kiu devis servi kiel historia kompletigo de De civitate Dei (La Civito de Dio) de sia majstro.

Biografio

Orisio eble naskiĝis en Bracara, nun Brago, en Portugalio, inter la jaroj 375 kaj 385. Per la nomo “Paŭlus” (Paŭlo) estis konita nur ekde 8-a jarcento (kaj iuj kritikistoj ĝin konsideras kontestebla. [1]. Ĉar li junaĝe sin konsekris al la servo de sia Dio, ĵus ordinita pastro, foriris al Afriko en 413 aŭ en 414. La motivo de la forlaso de la naskiĝa lando ne estas konata, li nur sciigas ke tio okazis "sine voluntate, sine necessitate, sine consensu" (sen sia volo, sen neceso, sen konsento (en Commonitorium, I).

Li iris ĉe Aŭgusteno en Hipono, por lin demandi klarigojn pri iuj punktoj de la kristana doktrino koncerne la animon kaj ties originon, punktoj pridiskutataj de sekvuloj de Prisciliano. En 414 Orosio pretigis por Aŭgusteno Commonitorium de errore Priscillianistarum et Origenistarum (vidu en Patrologia Latina, eld. Migne, XXXI, 1211-16; ankaŭ en Priscilliani quae supersunt, kaj en Schepss, en "Corpus script. eccl. lat.", Vieno, 1889, XVIII, p. 149. kaj ss.) al kiu Aŭgusteno kontraŭ ili rebatis per sia Ad Orosium contra Priscillianistas et Origenistas. Por trovi respondon pri tiuj problemoj koncerne la animon kaj ties originon, Orosio, konsilite de Aŭgusteno (Epist. CLXVI), foriris al Palestino, ĉe Sankta Hieronimo.

Pelagio tiam estas provanta disvastigi siajn doktrinojn, juĝatajn herezajn, kaj Orosio helpis sanktan Hieronimon kaj aliajn en la lukto kontraŭ tiun herezon. En 415 Johano episkopo de Jerusalemo, dekomence favora al la doktrino de Origeno kaj influita de Pelagio, koncilie kolektis la pastrojn ĝuste en Jerusalemo. Dum tiu koncilio Orosio dialektike atakis la instruaĵojn de Pelagio. Sed, ĉar Pelagio deklaris ke mem “kredis ke la homo ne povas atingi la perfektecon kaj eviti fali en la pekon sen la helpo de Dio, Johano ne lin kondamnis, male decidis ke liaj kontraŭuloj devintus subteni siajn tezojn antaŭ papo Inocento la 1-a. Pro sia opono al Pelagio, Orosio ekkontrastis kun jerusalema episkopo Johano, kiu lin akuzis pri jena tezo: la homo ne povas eviti mortan pekon ankaŭ se helpata de Dio (kio estus vera herezo, sed fora el la peso de Orosio).

Responde al tiu akuzo, Orosio verkis sian Liber apologeticus contra Pelagium de Arbitrii libertate (Patrologia Latina, XXXI, 1173-1212; Orosii opera, eld. Zangemeister, kaj "Corpus script. eccl. lat.", V, Vieno, 1882), en kiu faras detalan raporton pri Koncilio de Diospolis de 415 kaj pritraktas precize kaj korekte la du precipajn problemojn contra Pelagium: a)la ebleco de la libera arbitrio en la homo kaj b) la kristana perfekteco kiam oni faras la dian volon en tiu ĉi tero.

En la printempo de 416 Orosio forlasis Palestinon por reveni ĉe Aŭgustenon en Afriko kaj de tie reveni sian landon. Li portis kun si leteron de Hieronimo (Epist. 84) al Aŭgusteno, kune kun du eseojn de la gaŭlaj episkopoj Hero kaj Lazaro kiuj en Palestino estis batalantoj kontraŭ la doktrinoj de Pelagio (vidu: Aŭgusteno, Epist. 175). Krome li kunportis la relikvojn ĵus malkovritajn de protomartiro Stefano kaj latinlingvan leteron de la presbitero Lukiano kiu ilin estis malkovrinta (vidu ĉe Genadio, De Viris Illustribus, XXXI, XLVI, XLVII, eel. Czapla, Münster, 1898, 87-89, 104). Post mallonga restado ĉe Aŭgusteno en Hipono, Orosio rekomencis vojaĝi, sed atinginte Minorkon kaj informite pri la militoj kaj disrabadoj efektivigitaj de Vandaloj revenis al Afriko. La relikvoj de Sankta Stefano kiujn Orosio estis lasinta en Minorko, poste fariĝos objekto de granda devoteco en Gaŭlujo kaj Hispanio.[2]

Orosio, do, revenis al Afriko kaj, puŝite de Aŭgusteno, verkis la unuan universan kristanan historion: Historiarum adversus paganos libri VII[3] (Patrologia Latina, XXXI, 663 - 1174 aŭOrosii opera, eld. Zangemeister, en "Corpus script. eccl. lat.", V, Vieno, 1882), elpensitaj kiel komplemento de De civitate Dei, aparte de ties la 3-a libro, en kiu Aŭgusteno pruvas ke la Romia Imperio suferis pro diversaj kontraŭbonaĵoj kaj antaŭe kaj poste la solidiĝo de Kristanismo kiel “religio lica” kaj oficiala, kontraŭ la pagana tezo laŭ kiu la forlaso de la romaj dioj estus la kaŭzo de la malfortiĝo de la imperio kaj plonĝo sur ĝin de malfeliĉaĵoj.

Mapa skizo pri la vojaĝoj de Orosio (el verko "Paolo Orosio” de Torres Rodríguez).

Aŭgusteno deziris ke tio estus pruvata en aparta verko analizanta komplete la historion de ĉiuj popoloj de la antikveco, kaj per la fundamenta ideo laŭ kiu Dio determinas la destinojn de la nacioj. Surbaze de tiu teorio, du imperioj precipe estre regis la mondon: Babilonio oriente kaj Romio (Romo) okcidente. Romio estis ricevinta la heredaĵon de Babilonio pere de la imperioj makedona antaŭe kaj kartaga poste. Tiel en la verko estas subtenate ke ekzistis kvar imperioj en la historio: ideo vaste akceptita dum mezepoko. La unua libro mallonge priskribas la mondon kaj skizas la historion ekde la Diluvo ĝis la fondo de Romo; la dua liveras la historion de Romo ĝis la disrabado de la urbo verke de Gaŭloj, de Persujo ĝis Kiro la 2-a kaj de Grekio ĝis la batalo de Kunaksa; la tria okupiĝas precipe pri la makedona imperio gvidita de Aleksandro la Granda kaj ties posteuloj, kaj pri la samtempa romia historio; la kvara pritraktas la historion de Romo ĝis la detruo de Kartago; la lastaj tri libroj retenas la leganton sur la romian historion, ekde la detruo de Kartago ĝis la tagoj de la aŭtoro.

La verko finfinita en la 418, montras la signojn de certa hasto. Krom de la Sanktaj Skriboj kaj de Kroniko de Eŭsebio de Cezareo reviziita de Sankta Hieronimo, Orosio profitis kiel fontoj ankaŭ de Livio, Eutropio, Julio Cezaro, Gajo Suetonio Tranqvilo, Floro kaj Justino martiro. Konforme al la apologia stilo estas priskribitaj ĉiuj katastrofoj suferitaj de la diversaj popoloj. Kvankam supraĵa kaj fragmenta, la verko konsiderendas grava pro la fakto ke ĝi entenas informojn pri la periodo post 378 post Kristo.

Tiu “Historiae adversus paganos” estis vaste utiligita dum al la tuta mezepoko kiel historia kompendio. Ĝi nin alvenis per preskaŭ 200 manuskriptoj. Alvenis al niaj tagoj ankaŭ anglasaksa traduko atribuita al la reĝo Alfredo la Granda, konita kiel anglosaksa Orosio (el. H. Sweet, Londra, 1843); Estas konataja ankaŭ tradukoj al diversaj vulgaraj lingvoj, tutaj kaj partaj (itala, katana, aragona)...

Verkoj de Orosio

Historiae adversus paganos, 1561
  • Commonitorium sive Consultatio de errore Priscillianistarum et Origenistarum
  • Historiae adversum paganos
  • Liber apologeticus contra Pelagianos

Bibliografio

  • Katolikaj enciklopedioj:
    • [1] Enciclopedia_Cattolica
    • [2] Cathopedia:Voci_indispensabili
    • [3] Catholic_Encyclopediazorge de Adolf Lippold). Mondadori, Milano, 1976 (represo. 2001).
  • Fabbrini, Fabrizio. Paolo Orosio: uno storico, Roma: Edizioni di storia e letteratura, 1979, 433 paĝoj.
  • Antonio Marchetta, Orosio e Ataulfo nell-ideologia dei rapporti romano-barbarici. Romae, 1987.
  • Josep Vilella, "Biografía crítica de Orosio" in Jahrbuch für Antike und Christentum vol. 43 (2000) p. 94-121.

Notoj

  1. Vidu: Ettore Paratore, Storia della Letteratura Latina dell'Età Imperiale, Milano, BUR Biblioteca Universale Rizzoli, 1992, p. 324, ISBN 88-17-11253-4.
  2. Pri la konvertiĝo de judoj, pere de tiuj religvoj, vidu Severo, De virtutibus ad conversionem Judaeorum in Minoricensi Insula factis, (Patrologia Latina, XLI, 821-32).
  3. Tiu verko estis la unika prihistoria libro, latine skribita, konita de la islama mondo laŭlonge de la tuta miljaro sinsekva. Portita kiel oficiala donaco al Kordovo por Kalifo al-Hakam II ibn Abd al-Rahman, ĝi estis tradukita al la al-Andalus danke al kunlaboro de kristano kaj islamano. Ĝi estis la libro el kiu kaptis preskaŭ ĉiujn informojn utilajn por skizi la historion de la mondo latina-eŭropa, la granda historiisto kaj filozofo Ibn Ĥaldun.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Aliaj projektoj

  • Ĉe commons [4] videblas bildoj pri Paŭlo Orosio.
  • [5] Itallingvaj pensoj de Paŭlo Orosio.

Read other articles:

County Lincoln, WashingtonGedung Pengadilan County LincolnMap of Washington highlighting County LincolnLokasi di negara bagian WashingtonLokasi negara bagian Washington di Amerika SerikatDidirikan24 November 1883Asal namaAbraham LincolnSeatDavenportKota terbesarDavenportWilayah • Keseluruhan2.339 sq mi (6.058 km2) • Daratan2.310 sq mi (5.983 km2) • Perairan29 sq mi (75 km2), 1,2%Populasi • Kepada...

 

本條目存在以下問題,請協助改善本條目或在討論頁針對議題發表看法。 此條目需要补充更多来源。 (2018年3月17日)请协助補充多方面可靠来源以改善这篇条目,无法查证的内容可能會因為异议提出而被移除。致使用者:请搜索一下条目的标题(来源搜索:羅生門 (電影) — 网页、新闻、书籍、学术、图像),以检查网络上是否存在该主题的更多可靠来源(判定指引)。 �...

 

Pour les articles homonymes, voir EMN. École nationale supérieure des mines de Nantes Mines NantesHistoireFondation 1990Dissolution 2017StatutType École d'ingénieurs (EPA)Directeur Robert Germinet (1990 - 2001)Stéphane Cassereau (2001 - 2012)Anne Beauval (2012 - 2016)Membre de Institut Mines-Télécom, Groupe des écoles des mines, CGE, Université Bretagne Loire, CDEFISite web www.mines-nantes.frChiffres-clésÉtudiants 1092[1]Enseignants-chercheurs 383[1]Budget 29,7 millions d'eurosLo...

Рудольфинские таблицыTabulae Rudolphinae Обложка Рудольфинских таблиц, на которой изображены Гиппарх, Птолемей, Коперник и Тихо Браге Жанр трактат Автор Иоганн Кеплер Язык оригинала латинский Дата первой публикации 1627 год  Медиафайлы на Викискладе «Рудольфинские таблицы» (л...

 

Currency of Connecticut until 1793 This article includes a list of references, related reading, or external links, but its sources remain unclear because it lacks inline citations. Please help improve this article by introducing more precise citations. (January 2018) (Learn how and when to remove this template message) A 40 shilling note, dated 1775 The pound was the currency of Connecticut until 1793. Initially, sterling coin circulated along with foreign currencies. This was supplemented by...

 

French archeologist Jean-François JarrigeJarrige on the Mehrgarh archaeological site in 1993Born(1940-08-05)5 August 1940Lourdes, Hautes-Pyrénées. FranceDied18 November 2014(2014-11-18) (aged 74)ParisNationalityFrenchOccupation(s)Archaeologist, Museum curatorSpouseCatherine JarrigeChildren2AwardsLegion of Honour,Ordre national du Mérite,Ordre des Palmes académiques,Ordre des Arts et des Lettres,Order of the Rising Sun,Star of PakistanAcademic backgroundEducationÉcole du LouvreAlma ...

Gaius Caesar Gaius Caesar (20 SM – 21 February 4 M) adalah putra sulung dari putri tunggal Kaisar Augustus, yakni Julia The Elder. Gaius dilahirkan dari pernikahan kedua Ibunya dengan Marcus Vipsanius Agrippa dan memiliki dua adik, yaitu Lucius Caesar dan Agrippa Postumus. Pada mulanya, Gaius dan Lucius Caesar dibesarkan seperti putranya sendiri oleh Kaisar Augustus sejak 17 SM. Adapun kedua kakak beradik ini dibesarkan untuk menjadi bagian dari pewaris kekaisaran.[1] Hal ini diketa...

 

American geographer (1911–2006) This article needs additional citations for verification. Please help improve this article by adding citations to reliable sources. Unsourced material may be challenged and removed.Find sources: Gilbert F. White – news · newspapers · books · scholar · JSTOR (February 2013) (Learn how and when to remove this template message) Gilbert F. WhiteBornNovember 26, 1911 (1911-11-26)Chicago, Illinois, U.S.DiedOctober 5, 20...

 

ХристианствоБиблия Ветхий Завет Новый Завет Евангелие Десять заповедей Нагорная проповедь Апокрифы Бог, Троица Бог Отец Иисус Христос Святой Дух История христианства Апостолы Хронология христианства Раннее христианство Гностическое христианство Вселенские соборы Н...

Cet article est une ébauche concernant une localité de la province de Namur. Vous pouvez partager vos connaissances en l’améliorant (comment ?) selon les recommandations des projets correspondants. Gedinne L'église Notre-Dame de la Nativité. Héraldique Drapeau Administration Pays Belgique Région  Région wallonne Communauté  Communauté française Province Province de Namur Arrondissement Dinant Bourgmestre Vincent Massinon (MR)(Gedinne2018) Majorité Gedinne2018 Si�...

 

Chinese smartphone unveiled in 2016 Meizu PRO 6ManufacturerMeizuSeriesMeizu PRO SeriesCompatible networksGSM, UMTS, HSPA, LTEFirst releasedApril 13, 2016; 8 years ago (2016-04-13)PredecessorMeizu PRO 5SuccessorMeizu PRO 7TypeTouchscreen smartphoneDimensions147.7 mm (5.81 in) H70.8 mm (2.79 in) W7.25 mm (0.285 in) DMass160 g (5.6 oz)Operating systemFlyme OS, based on Android 6.0 MarshmallowSystem-on-chipMediaTek MT6797T Helio X25CPU10-c...

 

Державний комітет телебачення і радіомовлення України (Держкомтелерадіо) Приміщення комітетуЗагальна інформаціяКраїна  УкраїнаДата створення 2003Керівне відомство Кабінет Міністрів УкраїниРічний бюджет 1 964 898 500 ₴[1]Голова Олег НаливайкоПідвідомчі ор...

American molecular biologist and geneticist This biography of a living person needs additional citations for verification. Please help by adding reliable sources. Contentious material about living persons that is unsourced or poorly sourced must be removed immediately from the article and its talk page, especially if potentially libelous.Find sources: Franklin Stahl – news · newspapers · books · scholar · JSTOR (February 2013) (Learn how and when to re...

 

Polish politician Andrzej HalickiMEPMinister of Administration and DigitizationIn office22 September 2014 – 16 November 2015PresidentBronisław KomorowskiAndrzej DudaPrime MinisterEwa KopaczPreceded byRafał TrzaskowskiSucceeded byMariusz Błaszczak (Administration)Anna Streżyńska (Digitization) Personal detailsBorn (1961-11-26) 26 November 1961 (age 62)Political partyCivic PlatformAlma materSGH Warsaw School of Economics Andrzej Halicki (born 26 November 1961) is a Polish p...

 

This article has multiple issues. Please help improve it or discuss these issues on the talk page. (Learn how and when to remove these template messages) This article needs additional citations for verification. Please help improve this article by adding citations to reliable sources. Unsourced material may be challenged and removed.Find sources: Beachcat – news · newspapers · books · scholar · JSTOR (November 2019) (Learn how and when to remove this m...

American javelin thrower Marcus Paul Mark Murro (born June 4, 1949)[1] is an American former javelin thrower. Murro held the United States record in men's javelin throw from 1969 to 1982 and competed in the 1968 Summer Olympics. Career Murro broke the national high school record in men's javelin throw in 1967 while attending Essex Catholic High School in Newark, New Jersey, throwing 252 ft 8 in (77.01 m).[2] In June 1968 he placed third at the national cham...

 

Sowjetischer PALR-Komplex 9K115 Metis Deutsch-Französische MILAN auf SPz Marder Amerikanische M47 Dragon Lenkdraht der TOW wird nach einer Übung aufgerollt Panzerabwehrlenkwaffen sind Systeme zum Abschuss von präzisionsgelenkter Munition. Inhaltsverzeichnis 1 Beschreibung 2 Entwicklungsstufen und Lenksysteme 3 Siehe auch 4 Weblinks 5 Einzelnachweise Beschreibung Die Panzerabwehrlenkwaffe (ATGM für anti-tank guided missile, manchmal auch Panzerabwehrlenkrakete – PALR, Antipanzerlenkwaffe...

 

A mayilattam performerSouth Indian dance For the 2004 Malayalam film, see Mayilattam (film). Mayilattam (Tamil: மயிலாட்டம்) is an artistic and religious form of dance performed in the Hindu temples of Tamil Nadu and Kerala in reverence to Murugan, a regional form of the Hindu deity Kartikeya. Literally translating as the peacock dance,[1] the performers seat themselves upon a peacock replica, which is the mount of the deity.[2] Description Mayilattam perfor...

Pro-Spanish commerce raiders during the Dutch Revolt Witte de With's Action with Dunkirkers off Nieuwpoort in 1640 During the Dutch Revolt (1568–1648), the Dunkirkers or Dunkirk Privateers were commerce raiders in the service of the Spanish monarchy and later the Kingdom of France. They were also part of the Dunkirk fleet, which consequently was a part of the Spanish monarchy's Flemish fleet (Armada de Flandes). The Dunkirkers operated from the ports of the Flemish coast: Nieuwpoort, Ostend...

 

معاذ بوشارب رئيس المجلس الشعبي الوطني في المنصب24 أكتوبر 2018 – 2 جويلية 2019(8 أشهرٍ و8 أيامٍ) [1] الرئيس عبد العزيز بوتفليقةعبد القادر بن صالح (رئيس مؤقت للدولة) رئيس الوزراء أحمد أويحيىنور الدين بدوي السعيد بوحجة سليمان شنين منسق هيئة تسيير حزب جبهة التحرير الوطني الجزائري...