Patruŝevo situas en la sud-okcidenta parto de Tjumena provinco kaj la respektiva parto de Okcident-Siberia Malaltebenaĵo, limante norde al la vilaĝo Oĵogino, okcidente al Paderino, nordokcidente al Komarovo, sudokcidente al la Ĉerviŝeva tombejo, oriente al Nov-Patruŝevo, sudoriente al SNT Suĥodolje, sude al SNT Lesnaja Poljana. Norde ĝi limas al la betula bosko Topolja (Poploj), deklarita en 1985 natura monumento, ĝia areo estas 69 hektaroj[3].
Komence de la 1860-aj jaroj oni konstatis ke ĝi situas ĉe la vojo de Tjumeno al la fabriko Uspenskij. Mankas rivero apude, kiel akvofontoj servis putoj[4].
Loĝantaro
En 2002 plejparto de la loĝantoj estis rusoj (91%)[5].
Komence de la 1860-aj jaroj tie estis 33 kortoj, en kiuj loĝis 62 viroj kaj 100 inoj. Vilaĝanoj kultivis 62 desjatinojn (67,7 hektarojn) da grenaj kampoj, havis 28 ĉevalojn, 33 bovinojn, 80 ŝafojn, 34 kaprojn kaj 95 porkojn[7]. Lokanoj okupiĝis pri vendado de viando en Tjumeno dum bazartagoj[4]. La vilaĝo famis pro sia brasiko[3]. Metiistoj faris betulajn korbojn, baston, bastomatojn, kribrilojn el ĉevalaj haroj[8]. Fratoj Pjotr kaj Miĥail Rudakov havis abelejon, kie kreskis ĉerizoj, poploj kaj akacioj. El poploj oni faris trogojn vendatajn en bazaro[2].
En 1927 en la vilaĝo okazis eksploda disvastiĝo de tuberkulozo, pri kies likvidado okupiĝis dum kelkaj tagoj teamo de kuracistoj subestre de infektologo K. D. Viŝegorodcev (ruseК. Д. Вышегородцев)[2].
En sovetia tempo estis establita kolĥozo "Vojo al nova vivo" (ruseПуть к новой жизни), kies unua prezidanto iĝis Kornej Patruŝev[8]. Dum la senkulakiga kampanjo ĉiuj riĉaj vilaĝanoj estis eksproprietigitaj, tri iliaj duetaĝaj domoj konfiskitaj. Proksimume en tiu tempo la vilaĝo estis alinomita kiel Patruŝevo, la kialoj estas malklaraj — ĉu omaĝe al la unua kolĥoza prezidanto aŭ al la fondintoj kies familinomo plu estis dominanta tiutempe[2].
Funkciis lernejo, konstruita de Grigorij Andrejeviĉ Kotovŝĉikov kaj kapelo. La lernejo estis malkonstruita en 1990, la kapelo translokita al Komarovo[2].
En la 1980-aj jaroj sur ĝiaj kampoj funkciis agrokultivejo de la Scienc-Esplora Instituto de Agrokulturo de Norda Transuralio[3].
Ekde la 1990-aj jaroj la orienta parto de la vilaĝo estis amase prikonstruata per privataj domoj de la urbanoj, plejparte brikaj, ofte luksaj, foje pompaj.
La 27-an de januaro2009 en strato Novaja malfermiĝis produktejo de la tjumena dolĉaĵa fabriko "Kvartet"[9].
En 2013 la ĝenerala plano de Tjumeno estis korektita por ebligi konstruadon de pluretaĝaj domoj sude de la strato Ŝirotnaja, sur areo antaŭe destinita sole por privataj domoj. Loĝantoj de Patruŝevo protestis, argumentante ke longaj pilieroj damaĝos subterajn akvotavolojn kaj ke najbareco de 16-etaĝaj kaj unuetaĝaj domoj estas danĝera kaj neakceptebla, tamen vane kaj ĉe la orienta flanko de la vilaĝo aperis kvartalo Nov-Patruŝevo[10][11].
En 2022 komenciĝis prikonstruado de la okcidenta parto, situanta post la Ĉerviŝeva landvojo (ŝoseo R-402). 5 kompanioj konstruis tie 5 kvartalojn: Meridian Sudo (ruseМеридиан Юг, Meridian Jug), Nov-Komarovo, Familio (ruseСемья, Semja), Nikolskij kaj Nova (ruseНовый, Novij) ĝis 20 etaĝojn altajn. Sude ili limas al arbaro, post kiu situas la Ĉerviŝeva tombejo[12][11].
Vidindaĵoj
En marto 2018 en domo N 25 en strato Solneĉnaja malfermiĝis azilo kaj rehabilitejo por sovaĝaj kaj ekzotaj bestoj "Ĉe Lukomorje" (ruseУ Лукоморья, U Lukomorja), kies nomo aludas al la mirakla lando el poemo "Ruslan kaj Ludmila" de Aleksandr Puŝkin. Ĝiaj posedantoj estas geedzoj, konstruigintaj sur sia tereno plurajn dometojn, kaĝojn kaj promenejojn por bestoj, plejparte venintaj el cirko, alportitaj de homoj trovintaj vunditajn aŭ malsanajn bestojn ks. Oni prizorgas kaj kuracas ilin, laŭeble revenigante al la natura medio. La azilo estas vizitebla kontraŭ pago[13][14]. En marto 2023 en ĝi aperis dometo por katoj, forlasitaj de siaj gemastroj[15].
La plej pompa kaj fama el la privataj domoj estas tiu de Viktor Puŝkarjov, posedanto de aŭtomobilaj vendejoj. Ĝi enhavas kolonojn, horloĝon kaj estas dekorita je pluraj mulditaj ornamoj[16].
↑ 2,02,12,22,32,4Поротников, В.. (1993) Тюменский район вчера и сегодня: сборник материалов (ruse), p. 52. ISBN =.
↑ 3,03,13,2Иваненко, А. С.. (1988) Окрестности Тюмени (ruse), p. 140. ISBN = 5-7529-0067-0.
↑ 4,04,1Стефановский, Василий (1860–1864). “Статистическое описание Тюменского округа Тобольской губернии, в промышленном отношении”, Тобольские губернские ведомости [citata laŭ: Тобольские губернские ведомости. Сотрудники и авторы: Книга II. Антология тобольской журналистики конца XIX — начала ХХ в. — Тюмень: Мандр и Ка, 2004. ISBN 5-93020-317-2.]. (ru), p. 53.
↑Стефановский, Василий (1860–1864). “Статистическое описание Тюменского округа Тобольской губернии, в промышленном отношении”, Тобольские губернские ведомости [citata laŭ: Тобольские губернские ведомости. Сотрудники и авторы: Книга II. Антология тобольской журналистики конца XIX — начала ХХ в. — Тюмень: Мандр и Ка, 2004. ISBN 5-93020-317-2.]. (ru), p. 55.
↑ 8,08,1Поротников, В.. (1993) Тюменский район вчера и сегодня: сборник материалов (ruse), p. 51. ISBN =.