Patrick Francis Healy - prononco laŭ sistemo IFA [pˈatɹɪk fɹˈansɪs hˈiːli], naskiĝis la 27-an de februaro 1834
kaj mortis en aĝo de 75 jaroj la 10-an de januaro 1910 - en juna aĝo estis studento ĉe la jezuita, do katolika privata universitato Georgetown en Vaŝingtono. Li estis la unua afrikdevena usonano, kiu gajnis la doktoran gradon Ph.D., do iĝis doktoro de filozofio. Poste li fariĝis jezuita pastro, fariĝis profesoro kaj de 1874 ĝis 1882 estis prezidanto de la universitato Georgetown - tiel li ankaŭ estis la unua afrikdevena usonano kiu estris plejparte blankulan altlernejon.