Oni proponas alinomi la artikolon «Pastinako» al «Kultiva pastinako». Kialo: tiu artikolo traktas pri kultivata (sativa) specio de la genro Pastinako; "kultiva pastinako" konformas al NPIV[1].. Atentu: la celpaĝo «Kultiva pastinako» jam ekzistas. Se ĝi enhavas ion alian ol nur unu version kun alidirektilo al la malnova nomo, tiam nur administrantoj povas forigi ĝin, por ke alinomado eblu.
Pastinako (latine Pastinaca sativa) estas specio de dujara herbeca planto kun karnoriĉa radiko el la familio de la apiacoj. Ĝi havas manĝeblajn radikojn.
En Eŭropo la pastinako estis multe manĝata antaŭ la importo de la terpomo el Sud-Ameriko.
Ĝi estis antaŭe tre kultivata kiel legomo kaj furaĝa planto. Nun ĝi ankoraŭ estas kultivata en Britio, en la nordaj landoj kaj en norda Afriko.
La pastinako estas eburkolora kaj ĝia formo similas al tiu de la karoto kun iomete sukera gusto.
Historio kaj nomo
La specioPastinaca sativa estis priskribita de la sveda natursciencisto Karolo Lineo en 1753[2].
La pastinako estis tre kultivata en la Mezepoko, ĝi estas inter la cento da plantoj, kultivitaj en la monaĥejoj, listigitaj en la «Capitulare de villis vel curtis imperii», edikto de la epoko de Karolo la Granda. La historio de la pastinako parte intermiksiĝas kun tiu de la karoto, ĉar la distingo inter la du plantoj, kiuj apartenas al la sama botanika familio, ne estis ĉiam klara ĝis la fino de la Renesanco.
Tamen, nuntempe, en pluraj landoj, ĝi denove aperas en legomvendejoj kaj ĝia uzado kreskas.