Paradise estis fondita en 1950 fare de urbestraro de Lasvegaso. En la sekva jaro en tiu loko formiĝis Paradise "A", kiu iĝis Winchester (Nevado), en 1952 formiĝis Paradise "B" poste havanta la nomon Paradise (Nevado). Ĝi neniam ricevis statuson pri municipo. En la urbego universitato kaj multe da hoteloj funkcias.
Klimato
Paradise situas en varma dezerta klimato. La temperaturo averaĝe varias inter 13-27 °C. La varmo kulminas en julio averaĝe 40, rekorde 47 °C, la malvarmo kulminas en januaro averaĝe 2, rekorde -13 °C. Jare pluvas po 114 mm. La pluvo kulminas en februaro kaj malkulminas en junio.