Henderson situas sur mildaj deklivoj en la sudokcidenta landparto de Usono, en suda parto de la subŝtato, en meza parto de la kantono. Paradise (Nevado) troviĝas 11, Enterprise (Nevado) 16 km.
Henderson situas en varma dezerta klimato. La temperaturo averaĝe varias inter 15-25 °C. La varmo kulminas en julio rekorde 47 °C, la malvarmo kulminas en novembro rekorde −16 °C. Jare pluvas po 145 mm, vintre foje neĝas. La pluvo kulminas en februaro kaj malkulminas en majo kaj junio.
Trafiko
El Henderson kuras 4 aŭtovojoj, inter ili al Lasvegaso kaj Colorado. Oni konstruis fervojon por konstrui digon tra Colorado, tiun oni profitas nur la ekskursantoj. La urbego havas flughavenon.