Pando estas departemento de Bolivio, en la nordokcidento de la lando, ĉe la bordoj al Brazilo (norde) kaj Peruo (okcidente). Ĝi kovras areon de 63 827 kvadrataj kilometroj. Laŭ stato de la jaro 2001, en la departemento sume vivis 52 525 homoj - laŭ takso de la jaro 2010 intertempe temu pri pli ol 81 000. Administra centro de la departemento estas la urbo Cobija.