La paleokristana arkeologio estas la studo pri kristanismo de la unuaj jarcentoj pere de arkeologiaj malkovroj, la dokumentado kaj la analizo pri la materiaj spuroj (arkitekturo, manfaritaĵoj, ilustraĵoj, biologiaj kaj homaj restaĵoj kiuj konserviĝis).[2]
La arkeologiaj trovitaĵoj estas utiligitaj por la studoj koncernantaj la historiecon de Jesuo kaj la originon de kristanismo.
La grafitio, [3] nun gastigita en la Palatina Muzeo (Romo), montras homan krucumitan figuron kun besta kapo dum sube legeblas greklingva skribaĵon:
Alexamenos adoras sian Dion.
La datado ne estas certa, ekde la 1-a jarcento ĝis la 3-a jarcento. La bildo ŝajnas esti ironiaĵo kontraŭ kristanoj. Tamen temas precipe pri atesto pri la ĉeesto de kristanoj en Romo kaj laŭ iuj pri adora kulto al Kristo.
Kristanaj sarkofagoj
La produkto de romiaj sarkofagoj kun skulptita ornamo ekpliiĝis ekde la komenco de la 2-a jarcento pro la iompostioma forlaso de la rito de la cindrigo kaj alestiĝo de tiu de la interigo de la kadavroj.
Rilate la kutimon de kristanoj, en sarkofagoj de la 3-a jarcento jam troviĝas ilustraĵoj de bibliaj scenoj.
Tamen tiuj restaĵoj troviĝas ankaŭ en orientaj zonoj.
Papiruso 2325
La Papiruso Fayyum aŭ Greklingva papiruso 2325, estas papirusa ero de la Nova Testamento en kiu, spite de ĝia damaĝa stato, legeblas ĉirkaŭ cent literojn. Pro ĝia skriba stilo arkeologoj opinias ke ĝi estis kopiita ĉe la fino de la 2-a jarcento. La teksto ŝajnas paralelaĵo, kvankam malplilongigita, de Marko 14, 26-31 [4] Iuj, tamen, sin demandas ĉu la referenca teksto povas esti la Evangelio laŭ Petro[5]
La teksto recitas:
[...]ε]ξαγειν ως ε[ι]πε[ν] οτι, Α[παντες]
[εν ταυτη] τη νυκτι σκανδαλισ[θησεσ-]
[θε κατα] το γραφεν• Παταξω τον [ποιμε-]
[να, και τα] προβατα διασκορπισθησ[ονται. ει-]
[ποντος το]υ Πετ{ρου}• Και ει παντες, ο[υκ εγω....]
[...Ι{ησου}ς• Πρι]ν αλεκτρυων δις κοκ[κυσει τρις]
[...με α]παρν[ηση.]
(Traduko laŭsenca) “Ĉinokte vi ĉiuj
estos skandalizitaj ĉar estas skribite:
mi frapos la paŝtiston kaj [la
ŝafaro] dispeliĝos, [...] kaj kiam Petro diris:
ankaŭ se ĉiuj, Jesuo [...] koko kantos.
du fojojn [...] tri fojojn min [...]
Kristanaj katakomboj
La unuaj kristanaj katakomboj en la antikva Romo datiĝas je la fino de la 2-a jarcento; antaŭe la kristanoj estis entombigitaj kune kun la paganaj; kiam la komunumo nombre kreskis, necesis establi novajn kolektivajn tombejojn. Dekomence ili estis utiligitaj nur kiel entombejaj lokoj kaj poste ankaŭ kiel kultejo por la Martiroj tie entombigitaj.
En la 3-a jarcento en Romo oni nombris 25 kristanaj tombejoj kiu ricevis la nomojn de la papoj tie entombigitaj.
↑(Marko 14, 26-31) ""27 Kaj Jesuo diris al ili: Vi ĉiuj ofendiĝos; ĉar estas skribite: Mi frapos la paŝtiston, kaj la ŝafoj diskuros. 28 Tamen post mia releviĝo, mi iros antaŭ vi en Galileon. 29 Sed Petro diris al li: Eĉ se ĉiuj ofendiĝos, tamen ne mi. 30 Kaj Jesuo diris al li: Vere mi diras al vi, ke hodiaŭ en ĉi tiu nokto, antaŭ ol dufoje krios koko, vi trifoje malkonfesos min. 31 Sed tre insiste li diris: Eĉ se mi devos morti kun vi, mi neniel vin malkonfesos. Kaj tiel same diris ili ĉiuj".