La Palaco de Paco kaj Reamikiĝo (kazaĥe Бейбітшілік пен келісім сарайы, Beibıtşılık pen kelısım saraiy), tradukebla ankaŭ kiel Piramido de Paco kaj Interkonsento, estas 62-metrojn alta piramido en Astano, ĉefurbo de Kazaĥio, kiu servas kiel neoficiala nacia spirita centro kaj eventejo: ĝi nun interalie gastigas koncertojn kaj filmfestivalojn. Desegnita de la brita arkitekto Norman Foster,[1] kaj pintigita per moderna apekso el vitraloj fare de la arkitektura artisto Brian Clarke,[2] la Palaco estis konstruita por gastigi la Kongreson de Tutmondaj Estroj de Tradiciaj Religioj, kaj kompletigitaj en 2006.[3]
Bildaro
Referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj