Pál Deim [dejm], hungare Deim Pál, Esperante Paŭlo Deim estas hungara pentristo, grafikisto kaj skulptisto.
Pál Deim naskiĝis la 29-an de junio 1932 en Szentendre.
Biografio
Pál Deim lernis pentradon en Budapeŝto en ĉeflernejo inter 1958-1963, kie li lernis de Sándor Ék. En 1967 li studvojaĝis al Parizo kaj Bruselo, kie li studis verkojn de Paul Cézanne, Henri Matisse, Picasso. Li apartenas al artistoj de Szentendre. Li ricevis premion Kossuth en 1993, ekde 1974 ankaŭ aliajn premiojn.
Liaj ekspozicioj (selekto)
- 1957, 1966, 1969, 1978, 1994, 1996, 1999, 2002, 2009 Szentendre
- 1965, 1974, 1979, 1982, 1986, 1992, 2006 Budapeŝto
- 1968 Amsterdamo
- 1972 Pécs
- 1973 Debrecen
- 1976, 2001 Veszprém
- 1979 Székesfehérvár
- 1980, 1995 Miskolc
- 1981 Krakovo, Varsovio
- 1984 Győr
- 1994 Hannover
- 2006 Novjorko
Verkaro (selekto)
- pentraĵoj, ekzemple Ketten (Duope) (1964); Ember és ház (Domo kaj homo) (1969); Csend (Silento) (1981)
- skulptaĵoj, ekzemple Golgota (memore al revolucio en 1956) (1993)
- litografiaĵoj
Fontoj