Eŭropa ostrio (Ostrya carpinifolia), aŭ ordinara ostrio, estas foliarbo el la genroOstrio ene de la familio de la Betulacoj (Betulaceae).
Namo
La genra nomo ostrya venis el la malnovgreka lingvo (ostrya). La signifo estas same kiel en la latina. Tio estas la nomo de tiu arbo en la du klasikaj lingvoj. La esprimo tre similas al la greka nomo por fago, kio estas óstreon = ostro. La ligno estas estas kiel la ŝelo de la ostro tre malmola. La speciepiteto carpinifolia signifas karpenfolia. La folioj tre similas al tiuj de la karpeno.
Priskribo
Habito
La eŭropa ostiro estas decidua foliarbo, kiu atingos la altecon de 15 ĝis 20 metroj. Ĝi estas rapide kreskanta arbo. Ĝi malofte atingas aĝon de pli ol 100 jaroj.
Ligno kaj arboŝelo
La ritidomo de la juna arbo estas glata kaj griza ĝis grize bruna. Poste la arbo ricevas malhelbrunan koloron kaj la arboŝelo falas en platoj de la arbo. Sub la falintaj platoj la arboŝelo estas oranĝbruna.
La ligno estas peza, tenaca kaj malmola. Ne sekigita la ligno havas densecon de 0,9 bis 1,1 g cm−3, sekigita 0,77 g cm−3.
Burĝonoj kaj folioj
La folioj staras en du vicoj. La folitigoj havas longajn kaj molajn harojn. En aŭtuno la folioj fariĝas flavaj.
Floroj kaj fruktoj
Ostrioj estas monoikaj. La maskla floraro jam aperas en aŭtuno. Ili travintrumas kiel fermitaj amentoj. La flortempo estas en aprilo /majo.
La inaj amentoj longas kvar ĝis ses centimetrojn. Ili kreskas pinte ĉe la planto kaj havas multajn florojn.
La fruktaroj similas al tiuj de la vera lupolo. En la frukta involukro estas malgrandaj nukso, kiuj estas brunaj kaj brilaj. La fruktoj maturiĝas inter aŭgusto kaj oktobro.
La eŭropa ostrio estas arbo, kiuj ŝatas somervarman kaj vintromildan klimaton, en vintro mildan klimaton. Ĝi preferas rokajn kaj kalkoriĉajn malsuprajn deklivojn. Ekzemple en la Karavankoj ĝi kreskas ĝis alteco de maksimume 900 m.
La ligno taŭgas por lignotornado. Oni ŝatas fari el la ligno de la eŭropa ostrio meblojn (precipe seĝoj), partojn de muzikiloj, bobenojn, martelojn, globojn kaj aliajn ilojn.
Fontoj
Literaturo
Dénes Bartha: Ostrya carpinifolia. In: P. Schütt et al. (Hrsg.): Lexikon der Forstbäume. Nikol, Hamburg 2006, S. 347–352, ISBN 978-3-937872-39-1
Referencoj
Oberdorfer, E.: Pflanzensoziologische Exkursionsflora für Deutschland und angrenzende Gebiete. 8. Auflage. Verlag Eugen Ulmer, Stuttgart 2001, ISBN 3-8001-3131-5. paĝo 312.