Provinco Osijek-Baranja (kroate: Osječko-baranjska županija) estas unu el la provincoj de Kroatio. Ĝi situas en la oriento de la lando kaj limas norde al Hungario kaj oriente al Serbio.
La administra sidejo kaj plej granda urbo de la provinco estas la samnoma urbo Osijek. La provinco konsistas el 7 urboj kaj 35 pliaj komunumoj. La urboj estas:
La norda parto de la provinco, norde de Dravo, apartenas al regiono Baranja; ĝi formas triangulon inter Dravo kaj Danubo. La ceteraĵo de Baranja konsistigas la hungaran provincon Baranya.
En la censo de 2001 registriĝis relative fortaj etnaj malplimultoj de serboj (8,73 %) kaj hungaroj (2,96 %).