Kiel legi la taksonomion Orizo
Oryza sativa
Biologia klasado
Oryza L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
Orizo (latine Oryza ) estas genro de plantoj en la herbofamilio .[ 1] [ 2] Ĝi inkludas la ĉefajn monĝofontojn de rizo (nome specioj Oryza sativa kaj Oryza glaberrima ). Membroj de la genro kreskiĝas alte, kiel herboj de humidejoj , ĝis 1–2 m alte; la genro enhavas kaj unujarajn kaj multjarajn speciojn.[ 3]
Specioj
Oni proponis ĉirkaŭ 300 nomojn por specioj, subspecioj, kaj aliaj subspeciaj taksonoj ene de la genro. Publikigitaj fontoj malkonsentas pri kiom multaj el tiuj estu agnoskataj kiel distingaj specioj. Jene sekvas la World Checklist eltenita de Kew Garden en Londono.[ 4]
Oryza australiensis - Aŭstralio
Oryza barthii - tropika Afriko
Oryza brachyantha - tropika Afriko
Oryza coarctata - Barato, Pakistano, Bangladeŝo, Birmo
Oryza eichingeri - tropika Afriko, Srilanko
Oryza glaberrima - Afrika rizo - tropika Afriko
Oryza grandiglumis - Brazilo, Venezuelo, Fr Gujano, Kolombio, Peruo, Bolivio
Oryza latifolia - Latinameriko + Karibio el Sinaloa + Kubo al Argentino
Oryza longiglumis - Novgvineo
Oryza longistaminata - Madagaskaro, tropika + suda Afriko
Oryza meyeriana - Ĉinio, Hinda Subkontinento, Sudorienta Azio
Oryza minuta - Himalajo, Sudorienta Azio, Novgvineo, Norda Teritorio de Aŭstralio
Oryza neocaledonica - Novkaledonio
Oryza officinalis - Ĉinio, Hinda Subkontinento, Sudorienta Azio, Novgvineo, Aŭstralio
Oryza punctata - Madagaskaro, tropika + suda Afriko
Oryza ridleyi - Sudorienta Azio, Novgvineo
Oryza rufipogon - brunbarba aŭ ruĝa rizo - Ĉinio, Hinda Subkontinento, Sudorienta Azio, Novgvineo, Aŭstralio
Oryza sativa - Azia rizo - Ĉinio, Barato, Japanio, Sudorienta Azio; naturigita en multaj lokoj
Oryza schlechteri - Novgvineo
Referencoj