La Orientfrisaj insuloj (germaneOstfriesische Inseln, okcidentfriseEastfryske eilannen, saterfriseAastefräiske Ailounds) estas barieraj insuloj en la Norda Maro, antaŭ la plej okcidenta parto de la germana marbordo. Ili situas 5 ĝis 10 kilometrojn norde de la kontinento, inter la enfluejoj de la riveretoj Emso okcidente kaj Jade oriente, kaj apartenas al la germana federacia lando Malsupra Saksio.
El la sep loĝataj insuloj, la plej orienta apartenas al la historia regiono Oldenburgio, la aliaj ses al la historia regiono Orientfrislando.
Aparte de la orientfrisaj insuloj, ekzistas insularo kun la nomo okcidentfrisaj insuloj ĉe la norda marbordo de Nederlando, kaj plia insularo kun la nomo nordfrisaj insuloj ĉe la okcidenta marbordo de la plej norda parto de Germanio (Ŝlesvig-Holstinio), tutproksime al la transiro al la kontinenta parto de Danio (Jutlando).