La Orienta Esplor-Instituto Bhandarkar, en angla Bhandarkar Oriental Research Institute (BORI) estas en Puneo, Maharaŝtro, Barato.[1] Ĝi estis fondita la 6an de Julio 1917 kaj nomita laŭ Ramakrishna Gopal Bhandarkar (1837–1925), delonge konsiderata kiel la fondinto de la Hindologio (Orientalismo) en Barato. La instituto estas bone konata pro sia kolekto de malnovaj manuskriptoj en Sanskrito kaj Prakrito.