Ordes (hispane Órdenes, galege Ordes) estas hispana municipo situanta en la provinco Korunjo (Galegio), apartenanta al la komarko Ordes. Laŭ la Nacia Instituto de Statistiko, en 2021 ĝia populacio estis 14 174 loĝantoj.
La municipo okupas 157 km² kaj triono de la populacio loĝas en la ĉefurbo, la urbo Santa María de Ordes. Ĝin trairas la N-550, la AP-9 kaj la fervojo inter Korunjo kaj Santiago-de-Kompostelo.
Granda parto de la teritorio estas okupata de marĉoj kaj plantejoj de eŭkaliptoj.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj