Opátska
Opátska (hungare Széplakapáti [sEplakapAti]) estas kvartala patro de Krásna en Košice en Slovakio, en Regiono Košice. SituoOpátska situas en sud-orienta rando de Košice laŭ maldekstra bordo de Hornád. La urbocentro troviĝas je 7 km. HistorioLa unua mencio okazis pri la vilaĝo en la jaro 1427 laŭ tiama hungara ortografio "Apáti" (=abata), kiel apartenaĵo de la proksima abatejo de Krásna. Dum la historio ĝi apartenis al la eklezio. En 1796 la tutlanda geografia libro taksis la vilaĝon unuaklasa. En 1910 loĝis en Széplakapáti 397 homoj, (slovakoj, hungaroj, ciganoj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Abaúj-Torna, al distrikto de Košice, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 Széplakapáti rehungariĝis laŭ la unua Arbitracio de Vieno, ĉar ĝi forte ligiĝis al Kassa. En 1945 Opátska unuiĝis kun Krásna nad Hornádom. Tiu unuigita vilaĝo iĝis urboparto de Košice en 1976. Vidindaĵoj
Information related to Opátska |