Okuĉiĉibu-Montaro aŭ Okuĉiĉibuo, estas montara distrikto en Kanto-regiono kaj Koŝinecu-regiono, en Japanujo. Ĝi kovras la okcidentan parton de Tokio, la okcidentan parton de Saitama-Gubernio, la sudokcidentan parton de Gunma-Gubernio, la sudorientan parton de Nagano, la nordan parton de Jamanaŝi-Gubernio. Oku signifas la centron aŭ landinternon, Okuĉiĉibuo signifas la landinternon de Ĉiĉibuo. La signifo de la vorto Okuĉiĉibuo estas bazita sur la vidpunkto ekde Kanto-regiono. Tiu montara areo konsistas el falditaj montaroj de altecoj de 1000 ĝi 2600 metroj. Monto Kita Okusenjo estas la plej alta pinto kun 2601 m. Plimulto de la montaro troviĝas en la Nacia Parko Ĉiĉibu Tama.