Ogro aŭ infanmanĝulo, en legendoj kaj rakontoj, estas monstra homo, kiu nutras sin per la karno de infanoj. En iuj rakontoj la ogroj estas nomataj "lupohomo" kvankam ili neniel rilatas kun likantropoj.
Oni plej antikve trovas tre similan anglosaksan vorton orceanas[1] (pron. [orkeanas]) en Beowulf, poemo verkita en la 10-a jarcento, eble eĉ pli frue), Beowulf, l. 112: "eotenas ond ylfe ond orcneas" (gigantoj, elfoj kaj orkeanoj).
En sia verko "The Uses of Enchantment: The Meaning and Importance of Fairy Tales" ("la uzoj de prisorĉo: la signifo kaj graveco de fabeloj"), la psikoanalizistoBruno Bettelheim opinias, ke la ogro estas la timigo al infanoj, kiuj havas impulson meti ĉion en sian buŝon. La buŝa stadio de Freud estas montrita kiel detrua impulso, kiu devas esti venkita: tio montras la venkon kontraŭ la "ogro" en si mem.