Ĉi tiu artikolo temas pri rivero en Rusio. Por informoj pri aliaj signifoj, vidu
la artikolon OBO.
Obo (ruse Обь, [Obj], ĥante As) estas azia rivero en Rusio kaj unu el plej longaj en la mondo.
Riverfluo
Obo formiĝas en la Sud-Siberia Montaro per kuniĝo de du riveroj Bija kaj Katun venantaj el la Altaja montaro kaj kuniĝantaj proksime al urbo Bijsk; la estiĝanta rivero kiel Obo plufluas sube en la urbon Barnaul. Poste la rivero trafluas tre grandan baraĵlagon kaj atingas post la talbaraĵo al Novosibirsk.
Pli poste fluas Obo komence al nord-okcidenta direkto al Okcident-Siberia Malaltebenaĵo, oriente de la Uralo. Dumvoje ĝi trafas la urbojn Niĵnevartovsko, Surguto kaj Ĥanti-Mansijsko.
Post la lasta menciita urbo kaj ĉirkaŭ 300 km pli poste nordokcidente, la rivero dividiĝas je Granda kaj Malgranda Obo (446 resp. 456 km longaj), kiuj fluante al nordo – oriente de Uralo – reunuiĝas antaŭ la nordsiberia Saleĥard.
Ekde tiu urbo, kie Obo kurbiĝas orienten kaj fluas paralele al norda polusa rondo, al la riverbuŝo 800 km pli poste ĉe Kara-maro.
Riverlongo
- 3 650 km = Obo sen "Katun"
- 4 338 km = Ob kun "Katun" = Ob-Katun
- 5 410 km = Irtiŝ-Ob
.
Akvokolekta areo
Urboj