O Barqueiro (hispaneEstación del Barquero, galegeO Barqueiro) estas fervoja haltejo situanta en la hispana municipo Mañón en la provinco Korunjo, aŭtonoma komunumo Galegio. Ĝi estas parto de la mallarĝŝpura reto funkciigata fare de Renfe Operadora tra ĝia komerca divizio Renfe Cercanías AM. Ĝi havas regionajn servojn sur linio R-1f inter Ferrol kaj Oviedo, same kiel partajn servojn inter Ferrol kaj Ribadeo nomitajn R1a. Ĝi estas la plej norda stacidomo de la hispana fervoja reto.