La Nuklea Esplorcentro Soreq (hebreeהמרכז למחקר גרעיני שורק, HaMerkaz LeMeĥkar Gar'ini Sorek, mallongigite Sorek) estas israela esplorinstituto situanta proksime de la kibuco Palmachim kaj la urbo Javne ĉe la rivero Sorek. Ĝi estas unu el la du nukleaj esplorinstitutoj en Israelo. Esplorado kaj evoluo por civilaj celoj estas aranĝitaj en tiu ĉi centro.
Konstrulaboroj de la atoma esplorcentro komenciĝis en 1958. La reaktoro estis funkciigita en 1960. Tio estis 5 MW malpeza akvoreaktoro kiu estis liverita fare de Usono en la 1950-aj jaroj kiel parto de la programo Atoms for Peace kaj ne estis taŭga por la produktado de nukleaj armiloj[2].
Jam la 1970-aj jaroj, la atomesplorcentro deturnis sin de pura nuklea esplorado kaj dediĉis sin al aliaj interfakaj areoj de fiziko, medicino, astronaŭtiko, nuklea sekureco, atmosfera esplorado kaj nuklea medicino.
La instituto estas aligita kun la Israela Atomenergia Komisiono (IAEC)