Noda

Noda
Mozaika bildo pri Noda
Mozaika bildo pri Noda
Mozaika bildo pri Noda
urbo de Japanio
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Flago
Administrado
Insulo Honŝuo
Regiono Kanto
gubernio gubernio Ĉiba
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 152 227  (2021) [+]
Loĝdenso 1 470 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 35° 57′ N, 139° 52′ O (mapo)35.955083333333139.87480555556Koordinatoj: 35° 57′ N, 139° 52′ O (mapo) [+]
Areo 103,55 km² (10 355 ha) [+]
Horzono UTC+09:00 [+]
Noda (Japanio)
Noda (Japanio)
DEC
Situo de Noda

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Noda, Chiba [+]
vdr

Noda (japane: 野田市) estas urbego en Japanio, en ĉefa insulo Honŝu, en Regiono Kanto, en Gubernio Ĉiba. La urbego estas fama pro sia produktado de sojsaŭco.

Urbodomo en Noda

Demografio

En 2020 Noda havis populacion de 154 114. En la 1970-aj jaroj la urbo atingis la internacian klasifikon urbego (pli granda, ol cent mil).

Geografio

Noda estas la plej norda urbo en la gubernio kaj estas ĉirkaŭita de riveroj sur tri flankoj. Koŝigaja troviĝas 9, Nagarejama kaj Kasukabe po 10, Kaŝiva kaj Soka po 14, Macudo 18, Iĉikaŭa 25, Funabaŝi kaj Urajasu po 30, gubernia sidejo Ĉiba kaj ĉefurbo Tokio po 44 kilometrojn laŭ [1].

Historio

La areo ĉirkaŭ Noda estis loĝita ekde la antaŭhistorio. Dum la Edo-epoko Noda estis rivera haveno kun poŝta stacio. Oficiale Noda kaj la proksima Sekijado estis kreitaj laŭ la moderna municipa sistemo en 1889. Noda urbiĝis en 1950 kaj en 2003 Sekijado aliĝis al Noda.

Ekonomio

Noda estas regiona komerca centro kaj navedurbo pro proksimeco de Tokio kaj Ĉiba. 13% de la populacio navedas ĉiutage al Tokio. Nature loke estas miksita ekonomio kun industriaj parkoj, kie la plej signifa estas produktado de la sojsaŭcoj. Menciindas ankaŭ la agrikulturo.

Eduko

En Noda komerca universitato kaj kampuso pri sciencoj funkcias.

Trafiko

Noda ligiĝas fervoje kaj aŭtovoje al la landa reto.

Klimato

Noda situas en humida subtropika klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen kun varmaj someroj kaj malvarmetaj vintroj. La meza jara temperaturo estas 14,5 °C. La jarpluvo averaĝas 1351 milimetrojn.

Vidindaĵoj

Bildoj pri Noda
Ĉefvojo en Noda
Stacidomo en Noda
Arta Muzeo
Kampuso
Banko
Poŝto


Ĝemelurboj

Fontoj

  • WikiTrans