Funabaŝi (船橋市 [funabaŝi -ŝi]; Hepburn:Funabashi-shi ;Kunrei Hunabasi-si) estas urbo de Japanio, kiu situas en la meza parto de la gubernioĈiba. Ĝi apartenas al la regionoKantō, kaj geografie troveblas en la centro de la insulo Honŝuo, la plej granda el la insuloj de Japanio. Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 641 499 loĝantoj sur areo de 85,62 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 7 492 loĝantoj/km².
La teritorio havas komunan limon kun Iĉikaŭa, Narashino, Kamagaya, Shiroi kaj Yachiyo. Ĝi situas najbare de la urbo Ĉiba, ĉefurbo de la samnoma Gubernio Ĉiba, kaj Tokio, japana nacia ĉefurbo. Funabaŝi estas la 2-a plej granda urbo en Ĉiba gubernio, kaj la urbo estas la Kerna Urbo laŭ la Loka Aŭtonoma Juro.
La teritorio havas komunan limon kun Iĉikaŭa, Narashino, Kamagaya, Shiroi kaj Yachiyo.
Deveno de la nomo de Funabaŝi
Laŭ la legendo, kiam Jmato-Takeru, la princo de tre malnova Imperiestro (Ten-no), konkeris la orientan regionon de Japanio kaj venis tie ĉi, li vicigis ŝipojn (Fune, 船) kaj faris la ponton (haŝi, 橋) sur la ŝipoj por transiri riveron. Tiu tipo de ponto estas nomata 'funabaŝi', tial jen la loko estis nomata kiel nun.
Historio
1937 Komencis urba aŭtonomio: la urbo unuiĝis urbeton Funabaŝi (船橋町), vilaĝon Jasakae (八栄村), urbeton Kacuŝika (葛飾町), vilaĝon Cukada (塚田村) kaj vilaĝon Hoden (法典村).
1953 Aligis urbeton Ninomija (二宮町).
1954 Aligis vilaĝon Tojotomi (豊富村).
1983 Superas la loĝantaro pli ol 500 000.
2003 Fariĝis la kerna urbo.
Transporto
Fervojoj
9 fervojaj linioj kaj 37 stacioj troviĝas en Funabaŝi. Nome, okcidenta-orientaj linioj disetendiĝas. Tokio situas okcidente de Funabaŝi, kaj multaj homoj kaj aĵoj moviĝas inter ambaŭ 2 partoj.