Ninai (hindie नीनाई; elparolata kiel ninai, ne ninaj) aŭ Ninaighat estas akvofaloj en la taluka Dediapada (administra ento inter distrikto kaj municipo) de distrikto Narmado en la hinda ŝtato Guĝarato. La akvofaloj estas partetoj de Narmada-Rivero.
Loko
Ninai situas proksime al la ŝtata ŝoseo 163 (State Highway 163). Ĝi estas ĉirkaŭ 35 km for de vilaĝo Dediapada kaj ĉirkaŭ 143 km for de urbo Surat. La plej proksima fervoja stacidomo estas en Baruĉ, kiu forestas ĉirkaŭ 125 km kaj la plej proksima flughaveno estas Surat.
Akvofaloj
La alteco de Ninai akvofaloj estas pli ol 9 m (30 coloj).
Ekologio
Ninai akvofaloj situas en la administra arbara divizio de Dediapada apud la naturrezervejo Ŝulpaneŝvar.
Ekoturismaj planoj
La administraro de distrikto Narmado antaŭenigas la disputatan Sardar Sarovar akvobaraĵon kaj la ĉirkaŭajn tribajn regionojn kiel eblaj ekoturismaj riĉaĵejoj, ankaŭ inkluzive de Ninai akvofaloj.