Nicolaus August OTTO (naskita la 10-an aŭ 14-an de junio 1832 en Holzhausen an der Haide, mortinta la 26-an de januaro 1891 en Kolonjo) estis aŭtodidakta inĝeniero; li inventis la oto-motoron, poste nomitan laŭ li. Kvankam li neniam studis en universitato, li ricevis la titolon de honora doktoro.