Niedenstein estas urbo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Schwalm-Eder de la federacia lando Hesio, kelkajn kilometrojn sudokcidente de Kaselo. Fine de la jaro 2022 la urbo havis 5577 loĝantojn.
Rilatoj al Esperanto
Hans-Dieter Platz (1943-2018), en la 1970-aj jaroj GEJ-aktivulo kaj ekde la jaro 1979 organizanto de la Internaciaj Festivaloj, loĝis en la urbo kun sia familio kaj estas tie entombigita.