La Newport Folk Festivalo estas usona ĉiujara popol-muzikafestivalo en Newport, Rod-Insulo, kiu komenciĝis en julio 1959 kiel ekvivalento al la antaŭe establita Newport Jazz Festival. La festivalo ofte estas konsiderata unu el la unuaj modernaj muzikaj festivaloj en Usono kaj restas fokuso en la ĉiam kreskanta genro de "popola" muziko.
La Newport Folk Festival estis fondita en 1959 de George Wein, fondinto de la jam bone establita Newport Jazz Festival, kaj posedanto de Storyville, ĵaza klubo en Bostono. En 1958, Wein ekkonsciis pri la kreskanta movado pri revigliĝinta popolmuziko kaj komencis inviti popolajn artistojn kiel Odetta por prezenti dimanĉan posttagmezojn ĉe Storyville.