New York Knicks
La klubo New York Knicks - prononco laŭ sistemo IFA [njˈuː jˈɔːk nˈɪks], esperantlingve (en iom aŭdaca nomigo) Nov-Jorkaj Knikoj - estas klubo de korbopilkado aŭ pli fake basketbalo en Nov-Jorko, Nov-Jorkio, kiu fondiĝis en 1946; la origina nomo Knickerbockers aludas al devene germanlingva nomo de malnovmoda pantalono, kiu finiĝas tuj sub la genuoj, estante kvazaŭ "du-triona pantalono", kaj kiu aparte modis por viroj komence de la 20-a jarcento - devene de tio ankaŭ temas pri malnovspeca anglalingva karesnomo por la loĝantoj de Novjorko, aparte de la centra parto Manhatano. La profesia unua vira teamo de la klubo konkuras en la ligo Nacia Korbopilkada Asocio (aŭ Nacia Basketbala Asocio), angle nomata National Basketball Association (laŭ sistemo IFA [nˈaʃənə͡l bˈaskɪtbɔːl ɐsə͡ʊsɪˈe͡ɪʃən], mallongige NBA, [ɛn biː ˈe͡ɪ]), la plej granda ligo en Nordameriko por profesia vira korbopilkado, komponita de 30 teamoj el Usono kaj Kanado - la NBA estas unu el la kvar ĉefaj sportligoj de Nordameriko, kiu ankaŭ inkluzivas la nacian glacihokean ligon NHL, la nacian usonfutbalan ligon NFL kaj la superan basbalan ligon MLB. La profesia unua vira teamo de la klubo estas parto de la Atlantika Divizio de la Nacia Basketbala Asocio. Ĉeftrejnisto de tiu teamo ekde la 30-a de julio 2020 estas Tom Thibodeau. Siajn hejmajn matĉojn la teamo ekde 1968 okazigas en la stadiono Madison Square Garden. Eksteraj ligiloj
Information related to New York Knicks |