Laŭ la stato de 2016 en la urbo vivis 70 996 loĝantoj sur areo de 15,63 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 4 542 loĝantoj/km².
Historio
La unua ĉef-urbo de la brita kolonio Brita Kolumbio, ĝin nomis la Reĝino Victoria laŭ sia plej ŝatata parto de Londono; pro tiu ĉi ligiĝo kun la Reĝino, Nov-Vestministro havas la kromnomon "La Reĝa Urbo". Kiam la kolonio Brita Kolumbio unuiĝis kun la kolonio Vankuvera Insulo en 1868 por fari pli grandan kolonion Brita Kolumbio kun ĉef-urbo Viktorio - kiu siavice aliĝis al Kanado en 1871 - Nov-Vestminstro perdis sian privilegian statuson, kaj ĝi falis en la ombron de la rapide kreskanta Vankuvero.