Mismi estas 5597 m alta montopinto de vulkana origino situanta en la Ĉila montaro en la Andoj de Peruo. Elglacia fluaĵo ĉe Mismi estis firme identigita kiel plej dista fonto de Amazono en 1996;[1] tiu trovo estis konfirmita en 2001[2] kaj denove en 2007.[3]
La akvoj el Mismi fluas el la riveretoj Karhuasanta kaj Apaĉita, kiuj fluas al la rivero Apurimako. Ĝi estas alfluanto de Ukajali kiu poste kuniĝas al la Marañón por formi la Amazonon propre dirite.