La Natura parko "Alto Tajo" aŭ plene esperantlingve Natura parko Alta Taĵo estas hispananatura parko kiu situas inter la sudoriento de la Provinco Gvadalaĥaro kaj nordoriento de la Provinco Kvenko. Ĝi estas valaro natura laŭlonge de la rivero Taĵo kaj siaj alfluoj dum la pasado de la rivero tra tiuj ĉi provincoj kaj arbaroj ĉirkaŭantaj. Ĝi estas loko kun granda diverseco vetera, topografia kaj geologia.
Ĝi estis kreita en la jaro 2000 kadre de la Plano pri Ordigo de Rimedoj Naturaj[2]. Ties areo mezuras 174 545 ha kaj enhavas tute aŭ parte la areon de 44 hispanaj municipoj. Ene de ĝi estas establitaj pluraj specialaj areoj, kiel tiuj pri speciala protekto de birdoj[3] kaj lokoj de komunuma graveco.[4] Tiaj specialaj areoj celas protekti plurajn lokojn kies graveco estas geo-morfologia, mikrohabitatojn florajn kaj plurajn speciojn de herboj kaj bestoj.
La klimato estas Kontinenta-mediteranea kun ne tro altaj temperaturoj dum somero kaj tre malvarmaj temperaturoj dum vintro. La precipitaĵoj okazas ĉefe dum la printempaj monatoj, kio kune kun la malglaciigo pligrandigas la akvo-nivelon de la riveroj.
Faŭno kaj plantaro
La ekstremaj vintraj temperaturoj provokis ke nur specioj bone adaptitaj al tiaj vintroj estu la ĉefa plantaro trovebla ene de la parko. La pinoj estas la arboj plej oftaj en la tuta parko. Oni povas trovi tri speciojn pinajn: Nigra pino, Arbara pino kaj pinastra pino.
Ankaŭ eblas trovi plurajn speciojn de juniperoj, kiel ekzemple incensa junipero, kiu rezistas bone la malvarmajn veterojn. La fenica junipero ofte aperas en la plej vertikalaj flankoj de la montoj.
Pro la grandeco de la parko, multaj municipoj kaj teritorioj estas tute aŭ parte enhavitaj en la areo de la parko, kaj tial estas protektitaj por sia leĝaro. Pro la malfacilaj veteraj kondiĉoj kaj la malproksimeco de la grandaj urboj, neniu el la municipoj iam ajn estis tre loĝata, nome ene de la komarko Senjorlando de Molina-Alto Tajo. Historie la plej loĝataj municipoj estas la municipoj Checa kaj Alustante, kiuj estas centroj komercaj kaj de transmigra brutobredado, tiuj du municipoj estas la nuraj kiuj superas la milon da loĝantoj.
Ekde la jardeko de 1960, la municipoj suferas senpopoligon, pro la migrado de la loĝantoj al la grandaj urboj, tio provokis la ekzistadon de grandaj areoj kun malalta loĝdenseco.
La ĉefa lukro de la municipoj estas la brutobredado kaj la ekspluatado de lignaj rimedoj. Dum la jarcento 19-a malfermiĝis la unuaj minejoj de kaolinito. Ekde la kreado de la natura parko, la turismo iĝis grava parto de la ekonomio municipa. Tamen malmultaj vilaĝoj efektive kreskas, la plej multaj malaperas aŭ restas malgrandaj. Nur malgranda parto de la loĝataj partoj de la municipoj kreskas kaj tiu kresko okazas ĉefe danke al la kreado de la parko.[6]