Nacia tago de sendependeco (pole: Narodowe Święto Niepodległości) – nacia festo en Pollando ĉiujare celebrata la 11-an de novembro por memorigi reakiron de sendependeco en 1918, post 123 jaroj de dispartigoj de Pollando en la jaroj (1795–1918). La festo estis starigita per leĝo el la 23-a de aprilo 1937, nuligita de komunista Landa Nacia Konsilio la 22-an de julio 1945, reakceptita dum la periodo de reĝima transformo en 1989. Ĝi estas ripoztago.
Signifo de la dato
Reakirado de sendependeco fare de Pollando estis laŭgrada procezo. Elekton de la 11-a de novembro oni povas argumenti per koincido de eventoj en Pollando kun fino de la unua mondmilito danke al armistico en Compiègne el la 11-a de novembro 1918, stampanta la finan malvenkon de Germanio. Tagon pli frue alvenis al VarsovioJózef Piłsudski. En tiuj ĉi du tagoj, la 10-a kaj 11-a de novembro 1918, la pola nacio plene konsciiĝis la reakiron de sendependeco.
Kalendaro
1916
la 5-a de novembro – regopovoj de Aŭstrio kaj Germanio eldonis Akton de la 5-a de novembro garantianta ekeston de marionetaPola Reĝlando (1917–1918)
1917
la 14-a de januaro – komenco de la agado de Provizora Ŝtatkonsilio, signifanta formlan ekeston de Pola Reĝlando
la 12-a de septembro – transpreno de la devoj de ŝtatestro fare de Regenta Konsilio
1918
la 7-a de oktobro – anonco de sendependeco fare de Regenta Konsilio
la 12-a de oktobro – Regenta Konsilio transprenis de okupantoj regopovon super la armeo
la 19-a de oktobro – estiĝo de Nacia Konsilio de Princlando Cieszyn
la 23-a de oktobro – estiĝo de la registaro de Józef Świeżyński
Samdataj eventoj de la dua mondmilito ligitaj kun la festo
1940: En la tago de sendependeco de Pollando skadro de britaj bombaviadiloj aeratakis Gdańsk kaj flugis super Pollando (Pomerio) ĵetante flugfoliojn kun la pola teksto: "Vivu Pollando! Prezidento Roosevelt denove elektita" - unua bomba atako al okupata pola teritorio kaj la plej longa nokta flugo (ĉ. 3000 mil km); en la militprizono de Starobilsk okazis kunveno kun partopreno de generalo Jerzy Wołkowicki, kie majoro Ludwik Domoń vortigis flamantan alparolon — sovetaj politikaj gvidantoj malpermesis pluajn elpaŝojn.
1941: Dum la unua pafekzekutado de ne malpli ol kelkaj miloj de poloj antaŭ la Muro de Ekzekutoj en la germana koncentrejo AŭŝvicoSS pafmortigis per pafo al okcipitalo 151 polajn senvestigitajn malliberulojn kun ŝnurumitaj manoj; en pluraj lokoj de okupata Varsovio, sur bariloj, muroj, trotuaroj, fostoj de tramhaltejoj nokte aperis centoj da surskriboj per kreto kaj farbo "Polska zwycięży" (Pollando venkos), "Polska żyje" (Pollando vivas) kaj sur monumentoj floroj kaj blankaj-ruĝaj flagoj; en Jerusalemo okazis solena malfermo de ekspozicio kun pentraĵoj de Vlastimil Hofman, proklamanto de pola-slovaka-ĉeĥa proksimiĝo, kaj en brita Bradford de 5 artistoj-pentristoj kaj polaj soldatoj (kiel kontraŭstaro al soveta propaganda ekspozicio); 12.11. Kadre de disaŭdigo de BBC ĉefo de ĉeĥoslovaka armeo alparolis al poloj okaze de la Festo de Sendependeco.
Henryk Zieliński, "The collapse of occupiers authority on Polish territories and the first attempts to create the Polish authority centers (X–XI 1918)". History of Poland 1918–1939 (pole), Polish Scientific Publishers PWN, Warsaw, ISBN 83-01-03866-7