La Naturrifuĝejo de 12,6 km² estis kreata en 1974 por havigi habitaton kaj nestareon por akvobirdoj kaj aliaj migrantaj birdoj. Ĝi inkludas protektatan estuaron, salmarĉojn kaj malfermajn kotejojn, nesalakvajn marĉojn, malfermajn herbejojn, kaj ĉeriverajnarbarojn kaj arbustarojn. Aldonaj 3,2 km² estas planitaj ĉe la disflua rivero Nigra, nome alfluanto de la rivero Ĉehalis.