Nacia Naturrezervejo Cabo Rojo (aŭ Ruĝa Kabo) situas en plej sudokcidenta pinto de Porto-Riko en la municipoCabo Rojo. Ĝi estis starigita en 1974, kiam parto de la tero estis ricevita de Central Intelligence Agency. La rezervejo de 7,43 km² estas grava rifuĝeja habitato por multaj indiĝenaj birdospecioj inklude la endanĝeritan specion Flavŝultra agelajo konata ankaŭ kiel La Mariquita de Puerto Rico aŭ Capitán (Kapitano). Multaj birdoj ripozas aŭ rifuĝiĝas tie dum migrado inter Norda kaj Sudameriko.