Naantali (Finna prononco: [ˈnɑːntɑli]; svedeNådendal) estas urbo en sudokcidento de Finnlando, konata kiel unu el la plej gravaj turismaj centroj de la lando. La komunumo en 2016 havas 18 992 loĝantojn, en 2023 estis 19 999, kaj situas en la regionoOrigina Finnlando, 14 km okcidente de Turku (Åbo).
La urbo enhavas terareon de 311.50 kvadratajn kilometrojn. Plej el tiu areo estas situanta en la insuloj, sed la majoritato de la loĝantaro loĝas en la ĉeftero. Plej el la insuloj estas kovrataj de arbaro kaj farmaro, dum la ĉeftero konsistas ĉefe el loĝareoj. Rymättylä (svede Rimito) estas eksa komunumo kiu estis ligita al Naantali en 2009.
Ĉefa enspezo estas turismo, sed aliaj industrioj estas produktado de elektro, naftorafinado, fabrikado, kaj servoj. La haveno de Naantali estas la tria plej granda en Finnlando laŭ terminoj de trafiko de varoj, kaj la urbo estas hejmo al elektrejo kaj al naftorafinejo posedata de la registar-kontrolitaj kompanioj Fortum kaj Neste.