|
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Marta
|
Márta Fónay [fOnai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fónay Márta estis hungara aktorino.
Márta Fónay [1] naskiĝis la 24-an de septembro 1914 en Vác. Ŝi mortis la 22-an de novembro 1994 en Budapeŝto.
Biografio
Márta Fónay frekventis komercan lernejon, en 1929 ŝi ricevis etan postenon en redaktejo en Budapeŝto. En 1935 ŝi akiris diplomon en akademio pri aktoroj, poste ŝi debutis en Teatro Magyar. Ŝi ricevis rolojn en teatroj de Nagyvárad, Pécs, Debrecen, Szeged. En 1942 ŝi edziniĝis. Ekde 1950 ŝi ludis en Nacia Teatro (Budapeŝto), inter 1964 kaj 1975 en Operetoteatro (Budapeŝto). En 1975 ŝi pensiuliĝis.
Ŝi longe ricevis rolojn en kinejaj kaj televiziaj filmoj, krome ŝi estis ankaŭ voĉoaktoro. Ŝi ricevis 3 premiojn inter 1957 kaj 1994.
Teatraj roloj (elekto)
Roloj en kinejaj filmoj
Roloj en televiziaj filmoj
- A házasságok a földön köttetnek (1962)
- A fekete város (1971) - serio
- Fűszer és csemege (1987)
Fontoj