Mária Barta, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Barta Mária estis hungara pentristo. Ŝiaj fratoj estis István Barta (pentristo) kaj Lajos Barta (skulptisto). Ŝia familia nomvarianto estis Beck [bek].
Mária Barta[1] naskiĝis la 28-an de julio 1897 (nun 1897-07-28) en Budapeŝto, ŝi mortis la 29-an de septembro 1969 en Budapeŝto.
Biografio
Mária Barta (pentristo) devenis el juda familio. Ŝi studis en Reĝa Desegnista Edukejo (supozeble ankaŭ en Belarta Altlernejo), ŝiaj majstroj estis Géza László Udvary, Béla Iványi-Grünwald kaj József Rippl-Rónai. Pli poste en 1921 ŝi studis en simila lernejo de Vieno. Ŝi longe vivis en Parizo, dum ŝi studvojaĝis en Italio kaj Turkio. En 1930 ŝi hejmenvenis kaj ekspoziciis. En la 1940-aj jaroj ŝi frekventis liberlernejon de Aurél Bernáth. Aĵpentraĵoj, ĝenropentraĵoj kaj kolaĝoj estas ŝiaj plej oftaj kreaĵoj. Ŝi edziniĝis en 1923.
Elektitaj pentraĵoj aŭ artaĵoj
- Absztrakt csendélet
- A parton
- Barta István portréja
- Cserepes csendélet
- Lány portré
- Madár az ágon
- Mediterrán városka
- Papírapplikáció
- Pirosruhás munkásnő
- Portré
- Textilapplikáció
- Totemtánc
- Tulipános art deco hölgy
- Virágok
Ŝiaj elektitaj ekspozicioj solaj
- Budapeŝto (1933, 1959, 1966, 1986)
- Esztergom (1964)
Ŝiaj elektitaj ekspozicioj grupaj
Fontoj
Referencoj