István Barta [iŝtvAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Barta István estis hungara pentristo, grafikisto, esperantisto. Liaj fratoj estis Mária Barta (pentristo) kaj Lajos Barta (skulptisto).
István Barta [1] naskiĝis la 14-an de oktobro 1892 en Hódmezővásárhely, li mortis la 11-an de septembro 1976 en Budapeŝto.
Biografio
István Barta devenis el juda familio. Li akiris diplomon en Reĝa Industriarta Lernejo en 1912. Lia plej grava instruisto estis Aladár Körösfői-Kriesch. Post siaj studoj li studvojaĝis al Munkeno (1913) kaj Parizo (1914), poste li hejmenvenis. Dum la Hungara Sovetrespubliko li pentris grandajn pentraĵojn por la Sovetrespubliko. Post la falo li rifuĝis al Vieno, iom poste al Italio, kie li estis pentristo kaj grafikisto. Inter 1925-1927 li estis dekoraciisto en Parizo, sed li kreis ankaŭ afiŝojn. Li pentradis en la jaroj 1929 kaj 1930 en Artistkolonio (Szentendre), en 1934 en Artistkolonio de Baia Mare. Li instruis esperantan lingvon en 1937 en Danio, tiutempe li ilustris Esperantajn librojn. En la 1960-aj jaroj li apartenis al Artistkolonio (Kecskemét).
El solaj ekspozicioj
El grupaj ekspozicioj
Elektitaj pentraĵoj
- Nyúl (1905)
- Modell (Akt műteremben) (1910)
- Idill (Mese lovakkal) (1910)
- Kislány ágyban (1911)
- Szendergés (1915)
- Népviseletben (Magyar táncos) (1920)
- Taorminai kert (1930)
- Női akt (1935)
- Dunapart (Dunakanyar) (1958)
- Házak a Dunakanyarban (1962)
- Brassói kert (1963)
- Szalmakalapos önarckép
Fontoj