La Muziko de Azerbajĝano baziĝas sur la popolaj muzikaj tradicioj kiuj havis siajn originojn antaŭ preskaŭ 1000 jaroj. Dum jarcentoj, la azera muziko fariĝis simbolo de la monodio, kiuj produktis diversajn ritmojn[1].
Mugamo estas es unu el la multaj muzikaj tradicioj de Azerbajĝano. Mugamo ĝenerale estas muzikigita poemo kun instrumentaj interludoj. Dum la realigado de Mugamo, la kantistoj transformas siajn emociojn en kanto kaj muziko. Unu el la plej famaj kantistoj de mugamo estas Alim Qasimov kiu estas omaĝata kiel unu el la kvin plej bonaj mugamkantistoj el ĉiuj epokoj[2]. UNESKO inkluzivis ĝin kiel Monda Heredaĵo la 7-an de novembro2003.
Mejĥano estas speco de tradicia populara azera kanto sen muzikiloj kaj ĝenerale kantata de pluraj personoj kiuj improvizas pri ia ajn temo.
La naciaj muzikiloj estas dek kvar arĉinstrumentoj, ok frapinstrumentoj kaj ses blovinstrumentoj[3] .
Azerbajĝano debutis en Eŭrovido en la jaro 2008, kaj atingis la 8-an pozicion inter 43 konkurantoj.
La kanto reprezentita de Aysel kaj Araŝ Labaf en la jaro 2008 gajnis la trian lokon[5].
Notoj kaj referencoj
↑Энциклопедический музыкальный словарь, 2-е изд., Москва, 1966 (Encyclopedical Music Dictionary (1966), 2nd ed., Moscow)